El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo okazos en la venonta jaro

| 2014-06-03
Bookmark and Share

de Esploristo

 

    Konigi la mondon al Nepalo, kaj Nepalon al la mondo per Esperanto...

 

    Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci pri la 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo 2015 por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate al natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la Renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilokaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn. Ni bonvenigas ankaŭ homojn kiuj volas komenci lerni Esperanton dum la Renkontiĝo.

 

    La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj. Dum via restado, vi loĝos en bonkvalita hotelo en Katmanduo kaj en komfortaj gastejoj aŭ tendoj dum la piedvojaĝo. Ĉiuj manĝokostoj kaj aliaj similaj kostoj estas inkluzivitaj en la aliĝokosto, sed ne asekuro. La kotizo estas kalkulita nur por kovri kostojn, ne por gajni monon. Similaj turismaj servoj kutime kostas pli multe. Multaj niaj servoj estas faritaj de nepalaj esperantistoj.

 

    Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la Renkontiĝo en la valo de Katmanduo, kie situas la ĉefurbo de Nepalo. Ĝian riĉan kulturan pasintecon atestas la tieaj historiaj distriktoj kaj monumentoj, notinde tiuj de la plej grandaj urboj, Katmanduo, Bhaktapuro kaj Patano. Tie vi povos vidi kiel hinduoj kaj budhanoj restas fidelaj al siaj jarcentaj tradicioj malgraŭ multflanka moderniĝo de la valo. Ĉi-foje vi povos ekkoni la kulturon kaj vivmanieron de homoj en la okcidenta parto de Nepalo. La ĉefa parto de la Renkontiĝo estos busvojaĝo al kaj piedvojaĝo en la regiono je preskaŭ 300 kilometroj nordokcidente de la valo de Katmanduo. Dum la marŝado vi trapasos multajn lokojn plenajn de vidindaĵoj, inkluzive Pokhara, Uleri, Ghodepani, Tadapani, Ghandruk kaj ree Pokhara. Ĉe la horizonto estos mondfamaj montirceloj de Nepalo, kreantaj majestajn vidojn de Himalajo.

 

    La piedvojo inter Ghandruk kaj Ghodepani estas plejparte tra neloĝata rododendro-arbaro. La tereno tie estas kovrita de arbaro kaj punktita de diversaj sovaĝaj floroj, inter kiuj estas malsamaj specioj de rododendro, la nacia floro de Nepalo. Vi ankaŭ ĝuos vidojn de nigraj simioj, cervoj, moskuloj ktp kaj diversaj specioj (pli ol 250) de montaraj birdoj. Ekde la komenco vi povos observi la vivon kaj kulturon de etnaj popoloj: la Gurungoj kaj Magaroj. Tiuj ĉi etnoj, oni opinias, devenis de Mongolio kaj Tibeto, kaj ili estas konataj kiel senafektaj kaj honestaj. Plejparte ili estas tradicie terkultivistoj kaj bredistoj. Ili havas distingajn lingvojn, domstilon, vestojn, ornamojn kaj kutimojn, kaj estas aparte famaj pro siaj ravaj dancoj kaj muziko. La plimulto da ili vivas sur altaj deklivoj sude aŭ okcidente de riveroj. La vivo de tiuj montpopoloj estas modesta, ĉar laboro sur la deklivoj estas penega. Plejparte ili sekvas la budhisman religion.

 

    Pun Hill estas unu el la popularaj piedvagadaj cellokoj de la masivo de Annapurna. Ĝi estas facile atingebla, sed piedvagantoj devas marŝi plejparte aŭ supren aŭ malsupren. La programo sekvos la ĉefan vojon. Vi trairos pitoreskajn kampojn de rizo, abundajn arbarojn de rododendro kaj belajn vilaĝojn plejparte loĝatajn de Gurungoj kaj Magaroj. Pintoj de Annapurna, ekzemple Annapurna Sudo (7.219 m), Annapurna II (7.937 m), Annapurna III ( 7.555 m), Annapurna IV (7.525 m) kaj la Fiŝovosto (Machhapuchhare) (6.997 m) iĝos videblaj ekde la tago de la marŝado de Ghorepani ĝis Pun Hill.

 

    Tiuj majestaj montoj aperas malsamaj ĉiutage. De Ghorepani kaj Pun Hill, vi povos ĝui vidojn de du montaroj samtempe: Annapurna kaj Dhaŭlagiri. Unuhora vagado de Ghorepani al Pun Hill frue matene premios vin per impona sunleviĝo sur pli ol 10 pintoj de Annapurna kaj Dhaŭlagiri. Kiam la suno tuŝos la neĝajn pintojn de la du gigantojn Dhaŭlagiri (8.167 m) kaj Annapurna (8.091 m), kaj amaso da aliaj pintoj, malrapide komencos aperi, kiel per magio, antaŭ viaj okuloj nekredebla vidindaĵaro.

 

    Aliĝilo


    Aliĝilo por la 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo (de la 26a februaro ĝis la 8a de marto 2015)

 

    Familia nomo: S-ro/S-ino………………………………………………

 

    Persona nomo:…………………………………………………………

 

     Adreso:………………………………………………………………

 

    Telefono (kun kodo):…………………………………………………

 

    Profesio/fako:…………………………………………………………

 

    Mi deziras unulitan ⃞ / dulitan ⃞ ĉambron en Katmanduo.

 

    Jen mi aliĝas laŭ la kondiĉoj presitaj sube sur tiu ĉi flanko. Mi sendas tion ĉi aliĝilon kaj samtempe pagas la kotizon al la IHR komitato.

 

    Bankkonto:

 

    Nepala Esperanto Asocio

 

    Current Account No. 01900061100018

 

    Swift kodo: HIMANPKA

 

    Himalayan Bank Limited

 

    Tridevi Margh, Kathmandu.

 

    Ĉe UEA

 

    Nepala Esperanto Asocio

 

    Neea-j

 

    Subskribo:………..………………………………

 

    Dato:……………….

 

    Kotizo

 

    La kotizo estas 800 eŭroj por unu persono.

 

    La kotizo validas por dulita ĉambro. Se vi deziras unulitan ĉambron (por la tagoj en Katmanduo), bv. aldoni 250 eŭrojn al la menciita sumo. La kotizo inkluzivas manĝojn kaj loĝadon dum la tuta programperiodo. La programeroj ŝanĝeblas pro neatenditaj kialoj. Bv. sendi la aliĝilon al Nepala Esperanto-Asocio kaj samtempe pagi la kotizon. La kotizo estas ne repagebla pro valutaj kaŭzoj, sed la renkontiĝa komitato konsideros eblajn solvojn en esceptaj kazoj.

 

    Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518, Kathmandu, Nepal. Telefono: 00977-9841273761. Retadreso: nespa.1990@gmail.com

 

    Laŭtaga programo

 

    26a de februaro: Alveno kaj enhoteliĝo

 

    27a de februaro: Matena vizito al Paŝupati Nath kaj Svajambhu Nath

 

    28a de marto: Veturo al Pokhara kaj tranoktado en Birethati.

 

    1a de marto: Piedvojaĝo al Ghandruk.

 

    2a de marto: Piedvojaĝo al Tadapani

 

    3a de marto: Piedvojaĝo al Ghorepani (2.860 m).

 

    4 a de marto: Frumatena marŝado al Pun Hill (3.290 m) por sunleviĝo sur Annapurna kaj Dhaŭlagiri. Post la matenmanĝo, piedvojaĝo al Tikhedunga.

 

    5a de marto: Piedvojaĝo al Nayapul. Reveturo al Pokhara

 

    6a de marto: Ripozo kaj adiaŭa vespero en Pokhara

 

    7-a marto: Reveno al Katmanduo per buso

 

    8-a de marto: Ripoztago kaj Internacia Vespero

 

    9-a de marto: Forflugo

 

    Gratulletero de LEE Jungkee por la venonta Internacia Himalaja Renkontiĝo

 

    Karaj nepalaj esperantistoj,

 

    Mi kore gratulas vian senpaŭzan okazigon de la Internacia Himalaja Renkontiĝo, kiu estas unika renkontiĝo en esperantujo.

 

    Jam via evento fariĝis unu el konataj Esperanto-renkontiĝo pro ĝia unika karaktero.

 

    La sukceso de via evento multe kontribuos por ne nur azia movado sed ankaŭ por tutmonda.

 

    Esperante vian glatan preparadon kaj sukcesan rikolton.

 

Amike via, LEE Jungkee

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments