El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Wen Tingjun

| 2014-05-30
Bookmark and Share

 

Traduko-1

 

Edz-sopira—laŭ ĉinesko Yijiangnan

 

Matene

 

Mi edz-sopira

 

Ne trovas lian velon

 

Ĝis en sunlum' subira

 

Kun sent' korŝira

 

0=0/

 

0-0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/

 

(esperantigis Sam)

 

Traduko-2

 

Wen Tingjun (812~870?)

 

Laŭ melodio Yijiangnan

 

Fininte l' tualeton,

 

Ŝi sola sin apogis en rivera turo.

 

Mil veloj preterpasis—lia ne vidiĝis!

 

En vespersuno kaj rivermurmuro,

 

Ĉe Bajpingĝoŭ ŝi afliktiĝis.

 

0=0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

0-0/ -0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(EPĉ 1988-11 p.42)

 

    Wen Tingyun (812~870?), origine nomiĝis Wen Qi, kun adoltiĝa nomo Wen Feiqing,estis lokano de Qi en Taiyuan (en nuna Qi-gubernio de Shanxi-provinco). Ekde junaĝo Wen Tingyun distingiĝis per literatura talento, precipe je versado. Li estis majstra poeto en la malfrua erao de Tang-dinastio. Tamen li havis fieran karakteron, emis moki la nobelojn. Pro ofendo al la ĉefministro Linghu Xun li foj-refoje suferis je malsukcesoj en ŝtataj ekzamenoj. Krome, pro lia ofta vizito al kantejoj kaj bordeloj li estis malestimata de ŝtataj oficistoj. Wen Tingyun havis nur tre malaltan rangon kiel kapitalo en gubernio aŭ asistanto en ŝtata universitato.

 

    Tiu ĉi mallonga poemo similis al bela pentraĵo de pejzaĝo. Ĝi skribis pri virino, kiu ascendis turon por atendi revenon de sia karulo.

 

    La unuaj du versoj "Fininte l' tualeton / Ŝi sola sin apogis en rivera turo" versis pri tio: La virino ellitiĝis tre frue en mateno, post zorgema tualeto, ŝi sola ascendis la turon ĉe rivera bordo kaj tie rigardas malproksimen kun sopiro al sia karulo.

 

    La sekva verso "Mil veloj preterpasis — lia ne vidiĝis!" versis pri la alterno de ŝiaj espero kaj malespero. Malproksime, je apero de iu velo, ŝi tuj sopire rigardas, ŝia koro pli kaj pli ekscitiĝas, ŝia espero pli kaj pli ŝveliĝas. Sed la velŝipo nur preterveturas, foriĝas sen-kore. Ŝi konscias, ke tiu ne estas, kiun ŝi atendas. Kia turmento!

 

    Tiu ĉi mallonga poemo legiĝis ŝajne indiferenta, sed fakte kun arda sento sub trankvila priskribo pri la senfina aspiro de virino en sopiro. Per tio ĝi kortuŝis kaj ŝatigis multajn legantojn dum multaj jarcentoj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments