Poemo de Zhu Qingyu
Palaca poemo
En fermita korto kune staras
Du belulinoj en flora tago.
Babili novaĵojn en palaco
Ne kuraĝas, ĉar antaŭ papago.
-0/ =0/ =0/ =0/ =0/
0-0/ =0/ 0=0/ =0/
0=0/ 0=0/ -0/ =0/
-0/ =0/ 0=0/ 0=0/
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
(Trad. Guozhu)
Zhu Qingyu (mankas preciza informo pri la dato de lia naskiĝo kaj forpaso),sukcese trapasis la metropolan ekzamenon en la 2-a jaro de Baoli-erao, Tang-dinastio (826 p.K.). En la Plena Kolekto de Tang-poemoj konserviĝis 177 liaj poemoj, kies plejparto restis sen esp-igo.
La tempo, priskribata en la poemo, estis Tang-dinastio, konata kiel Sankta Epoko. La loko, priskribata en la poemo, estis imperiestra palaco. Poemoj pri tia tempo kaj loko nomiĝis palacaj poemoj. En Tang-dinastio aperis multe da palacaj poemoj laŭdantaj, ĉar tiam oni vivis en la plej bona tempo. Tamen estis tre fama diro de angla verkisto Charles Dickens:"Tio estas la plej bona tempo, tio estas ankaŭ la plej malbona tempo." Sekve ni legas multe da poemoj pri plendoj de malfeliĉaj palacaninoj. La protagonistino de tia poemo plej ofte estis unu palacanino en turmenta soleco. Sed en tiu ĉi poemo aperis du palacaninoj. De tio ni povas scii, ke tiuj en missorto ne limiĝis en unuopo. La poemo komenciĝis per verso pri bela pejzaĝo. La bela pejzaĝo fariĝis fono de sentoj. En printempo, kiam floroj pompis, la pejzaĝo devis esti prospera. Tamen, kion ni vidas, estis pordo firme fermata. Aprezo pri la bela printempo devis esti tre ĝoja afero. Tamen ni vidas nur du palacaninojn sen monarka favoro jam de longa tempo. Kun multe da ĉagrenoj en koro, ili tre volis interbabili korverŝe, tamen, vidante la papagon, ili ne kuraĝis ion diri. De tiaj versoj legiĝis peza malkontento kaj plendo. Tiu ĉi peco per sia aparta kompono distingiĝis inter multaj palacaj poemoj.
Redaktoro: Hu Guozhu