El Popola Ĉinio>头条新闻>

Afrikaj manlaborantoj lernis bambuan plektadon en Ĉinio

| 2014-05-30
Bookmark and Share


Luyando lernas fari silkan ombrelon.  

 


Abebaw en lernado de bambua plektado  

 

    La 28-an de majo venis al la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio 6 manlaborantoj el Etiopio kaj Zimbabvo por ricevi 45-tagan trejnon pri bambua plektado, kion ili instruos al aliaj amikoj kaj laborantoj en la hejmlandoj. Tiu aktivado estas parto de la unua Rondtabla Kunsido de Kultura Industrio inter Ĉinio kaj Afriko. Bambua plektado, tradiciaj arto kaj tekniko de Ĉinio, mallongas la proksimecon de Ĉinio kaj Afriko, kvankam ili ne povas paroli la saman lingvon.

 

    Yang Zhenli kun spertoj de dekoj da jaroj man-en-mane instruis al ili la teknikon. Kvankam li ne povas paroli la anglan lingvon, sed ne estis problemo en komunikado. Li laŭdis, ke ili estas saĝaj.

 

    Zimbabvano Luyando fabrikas korbon kaj lumokovrilon per bambuoj kaj vendas en la loka merkato. Li diris, ke loka plektado ne havas diversajn specojn, sed en Ĉinio, li trovis multe da malsama tekniko por fari nur malsupron de korbo.

 

    Etiopiano Abebaw laboras en laborejo por fari bambuan meblon. Li esperis desegni novan stilon de mebloj post la ĉifoja lernado.

 

    Krome, ili lernis ankaŭ teknikon por fari silkan ombrelon. Luyando diris, ke ŝi estas tre ĝoja por veni al Ĉinio kaj lerni la teknikon. Ŝi ankaŭ bonvenigis ĉinojn al Zimbabvo por koni ilian plektadon.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments