El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La Tria Tutmonda Ekzamentago en Moskvo

| 2014-05-28
Bookmark and Share

 

    La 17an de majo 2014 en pluraj landoj de la mondo estis okazigita la Tria Tutmonda Ekzamentago laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). En Moskvo la ekzameno okazis en la porinfana kulturcentro Provincija, oportune situanta preskaŭ en la centro de la Ruslanda ĉefurbo. Ĝin partoprenis dek kandidatoj, inter kiuj naŭ estas kursanoj de la Esperanto-lernejo, funkcianta ĉe la Moskva Esperanto-Asocio MASI.

 

    Du junuloj, dum la 2a sesio venkintaj la nivelon B2, plenumis la taskojn de C1, du laboris pri B2 kaj 6 konkeris la taskojn de B1. La ekzameno, pasis en bona amika etoso, kiu ne malhelpis al ĉiuj labori plentempe, plenforte kaj tre serioze.

 

    La sesion en Moskvo organizis la prezidanto de la Ruslanda ILEI-sekcio Svetlana Smetanina kaj la instriusto de MEA MASI Irina Gonĉarova. Asistis la membroj de REU-estraro Nikolao Gudskov kaj Roman Bolŝakov, fotis MASI-aktivulino Julia Samsonova.

 

    Koran dankon al ĉiuj organizantoj de la valora kaj grava mondskala evento kaj al la ekzamenitoj!

 

Irina Gonĉarova,

kunorganizanto de KER-sesioj en Moskvo

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments