El Popola Ĉinio>头条新闻>

Datumoj de MH370 estos publikigitaj

| 2014-05-28
Bookmark and Share


Hishammuddin Hussein, ministro pri ŝtata defendo de Malajzio kaj ĝia aganta ministro pri transportado  

 


La flugvojo de MH370 antaŭ ĝia perdiĝo: ruĝa estas la alteco kaj la nigra -- la fluglinio  

 

    Laŭ la raporto de lokaj amaskomunikiloj en Malajzio, Hishammuddin Hussein, ministro pri ŝtata defendo de Malajzio kaj ĝia aganta ministro pri transportado, diris en la 26-a de majo, ke oni publikigos en la 27-a tago la originajn datumojn de la aviadilo MH370 donitajn de la Internacia Marafera Satelita Organizo.

 

    Li diris, ke la datumoj estos kune publikigitaj de la Civila Aviada Administracio de Malajzio kaj la menciita organizo.

 

    Kaj, laŭ la raporto de CNN, la estro de la Aŭstralia Buroo pri Trafika Sekureco diris, ke la submara serĉado de la aviadilo estis ĉesigita en la 28-a de majo, sekve oni okazigos adjudikadon por enkonduki tirpovan maŝinon kun la funkcio por tuja transsendo de datumoj kaj kun sonaro por skanado. Post la decidoj de kontraktaj detaloj, oni plej frue rekomencos la serĉadon en aŭgusto. La nova serĉado daŭros eble dum unu jaro.

 

    La 8-an de marto la aviadilo MH370 de la Malajzia Aviada Kompanio flugis de Kuala-Lumpuro al Pekino portante 12 aviadistojn kaj 227 pasaĝerojn (inkluzive de 154 ĉinojn). Post ne longe ĝi perdis kontakton kun la loka rega centro.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments