El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Israelo: Kongreso meze de dezerto

| 2014-05-27
Bookmark and Share

 

    La 24-26an de aprilo meze de la dezerto, en la beduen-stila gastejo Kfar Hanokdim (Hebree: vilaĝo de la paŝtistoj) apud Masada kaj la Morta Maro, okazis la 15a Israela Kongreso de Esperanto. La kongresanoj ĝuis la varian programon kaj intiman, nekutiman etoson.

 

    Dum la unua tago (ĵaŭde) matene kelkaj memstare ekskursis en la apuda urbo Arad kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. En la posttagmezo okazis la malfermo, lingvaj ludoj kaj enigmoj, kaj post la vespermanĝo oni veturis al la apuda monto de Masado por spekti noktan lum- kaj son-spektaklon pri la rakonto de la lasta bastiono de la juda granda ribelo kontraŭ la romianoj, kaj pri ĝia arkeologia malkovro 1900 jarojn poste.

 

    Vendrede okazis duontaga vizito de Masado kaj posttagmeze kvar prelegoj: pri Movado ("Novelanismo" de Gian Piero), turismo (Barcelono de Nava kaj Islando de Amri) kaj pri la eŭritmia dancarto (Tali). En la vespero Gian Piero faris humuran prezentaĵon, ensemblo el Jerusalemo prezentis danc-spektaklon Moseo en la spegulo de la nuntempo, kaj aldone tri pecojn en Esperanto. Enrica kantis originalajn kantojn en Esperanto. Fine oni spektis la novan filmon pri Esperanto produktitan de SAT.

 

    En la lasta tago okazis migrado al la apuda baseno Cfira kaj vizito de la arkeologia parko Arad. La tradicia resuma diskuto okazis post bongusta tagmanĝo en la populara restoracio Muza en Arad.

 

    Antaŭ la Kongreso okazis sestaga antaŭkongresa ekskurso al la Morta Maro, Eilat kaj Jordanio, kiun partoprenis, interalie, du eksterlandaj gastoj, ges-roj Breuninger el Munkeno. Organizis kaj ĉiĉeronis la kongreson kaj la antaŭkongreson Amri Wandel, kun la helpo de Nava Bilicki-Cinori (transportado), Gian Piero Savio (teknikaĵoj) kaj Jael Ŝelaĥ (grafiko).

 

Amri Wandel

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/05/israelo/)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments