Adiaŭ, provizore, Beijing!
Mi kaj miaj ĉinaj samideanoj de El Popola Ĉinio kaj Ĉina Esperanto-Ligo post nia ĝisrevida tagmanĝo
Ĉio pretas por foriri, nur volo mankas al mi forlasi Ĉinion. Hodiaŭ estas mia lasta tago ĉi tie, post kelkaj horoj mi forflugos al Italio, al Romo.
Antaŭe mi diris, ke majfine mi iros hejmen, al Romo. Nun mi ne plu scias, kie ekzakte estas mia hejmo. Tiu ĉi, kiel amo, estas stranga sento, iom konfuza kaj malfacile klarigebla per vortoj.
Pekino kaptis min, malgraŭ ke komence mi klopodis rezisti al ĝia altirforto. Ne zorgante pri mia kontraŭstaro, ĉar verdire miaj unuaj tagoj ĉi tie estis sufiĉe malfacilaj, la ĉina urbego absorbis min tute, ĝia etoso eniris mian korpon. Certe mi eble suferis pro tiu tiel nomata kultura ŝoko, sed tiuj sentoj estis anstataŭigitaj per aliaj: mi enradikiĝis ĉi tie.
Ĉinio, ĝia kulturo kaj popolo ensorĉis min, precipe ili metis min antaŭ miaj personaj limoj, antaŭ miaj antaŭjuĝoj kaj vole nevole mi devis ilin alfronti dum unu jaro ĉiutage. Tio donis al mi unikan ŝancon por iĝi pli saĝa, por lerni gravajn lecionojn, kiuj ne estas lerneblaj en la universitatoj aŭ legeblaj en la libroj. Ĉinio donacis al mi senprezan riĉecon. Mi esperas, ke ankaŭ mi estas iom kara al tiu ĉi komplika bela lando.
Mi dankas kaj brakumas ĉiujn miajn geamikojn kaj gekolegojn de El Popola Ĉinio, kie mi havis la ĝojan ŝancon kunlabori, bondeziras al ili ĉion bonegan kaj esperas ilin baldaŭ revidi.
Ĝis!
Pietro