El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tomiichi Murayama: revizii la klarigon de la konstitucio kaŭzos, ke la paca konstitucio perdos la signifon.

| 2014-05-27
Bookmark and Share


Tomiichi Murayama en prelego  

 

    La 25-an de majo en la Universitato Meiji de Tokio, Tomiichi Murayama, japana eksĉefministro, faris prelegon sub la titolo "Rakonti la konon pri la historio -- la historia signifo de la 'parolo de Murayama'". En sia prelego Tomiichi Murayama emfazis, ke la "parolo de Murayama" ne toleras nei. Li demande esprimis sian dubon pri la paroloj kaj agoj de la japana ĉefministro Shinzou Abe pri la historia reviziismo kaj prezentis sian oponon kontraŭ Shinzou Abe pro lia antaŭenpuŝo de revizio de la klarigo pri la konstitucio por nuligi la malpermeson al la rajto de la kolektiva sin-defendo.

 

    La 15-a de aŭgusto de 1995 estis la 50-a datreveno de la deklaro de Japanio por senkondiĉa kapitulaco dum la Dua Mondmilito. Tiu-tage Tomiichi Murayama, tiama ĉefministro de Japanio, faris parolon. Li konfesis, ke Japanio praktikis eraran ŝtatan politikon, iris sur la militan vojon. Li esprimis, ke Japanio devas profunde fari introspekton pri la historio, tiri lecionojn el la historio. Li diris: "Ni devas konigi al la juna generacio la mizeron de la milito por ke ili ne ripetu la saman eraron." En la 22-a de oktobro de 2013 en la replika kunveno de la Ĉambro de Reprezentantoj de la Kongreso, japana ĉefministro Shinzou Abe diris, ke Japanio iam donis al aziaj popoloj grandajn perdon kaj doloron, kaj la japana kabineto same kiel la antaŭaj japanaj registaroj daŭrigos la konon de la "parolo de Murayama" pri la historio.

 

    En la afero pri la rajto de kolektiva sin-defendo, laŭ la 9-a artikolo de la Japana Konstitucio Japanio nur povas teni minimuman sin-defendan rajton kaj pro tio la antaŭaj japanaj kabinetoj sekvis la klarigon de la konstitucio pri "ne permesi sindefendan forton uzi la rajton de kolektiva sin-defendo". De post sia duafoja ĉefministriĝo de Japanio Shinzou Abe intence evitis la komplikan procezon por revizii la konstitucion kaj nuligis la malpermeson al la rajto de la kolektiva sin-defendo nur per revizio de la klarigo pri la konstitucio. Pri tio Tomiichi Murayama emfazis: "Revizii la klarigon pri la konstitucio estas absolute ne praktikebla. Se la klarigo de la konstitucio estos reviziita, la konstitucio perdos sian signifon."

 

    Tomiichi Murayama diris: "Dank' al la 'paca konstitucio' Japanio havas la nunajn pacon kaj disvolviĝon en ekonomio. Se oni refoje malfermos la vojon por milito, Japanio eble ripetos la saman eraron."

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments