El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finiĝis la Komuna Milita Manovro "Unuiĝo 2014 sur Maro" inter Ĉinio kaj Rusio

| 2014-05-26
Bookmark and Share


La ĉefa kanono de la misil-ekipita destrojero Harbin de la Ĉina Mararmeo pafas kontraŭ la surmaran celon.

 

    La 24-an de majo finiĝis la batal-ekzercado per reala municio de la Komuna Milita Manovro "Unuiĝo 2014 sur Maro" inter la mararmeo de Ĉinio kaj tiu de Rusio sur la Ĉina Orienta Maro. Dum la 3-taga batal-ekzercado la du flankoj sendis 14 ŝipojn portantajn helikopterojn kaj taĉmentojn por speciala batalo, disvolvis deplojon de la militaj fortoj, ankrejan defensivon de ŝipoj, komunan atakon, komunan batalado kontraŭ submaraj ŝipoj, komunan eskortadon, komunajn kontroladon, distingon kaj aerdefendo, komunan savon de rabokaptitaj ŝipoj, komunajn serĉadon kaj savadon, praktikan uzadon de armiloj kaj aliajn ekzercojn.

 

    "Kvankam la movado kaj agado de la duflankaj ŝipoj estas pli kaj pli komplikaj, tamen la tempo por interkonsiliĝo de la du flankoj estas pli kaj pli malmultaj kaj pli kaj pli mallongaj." La veselkapitano Sinko, rusa vickomandanto de la komuna manovro inter Ĉinio kaj Rusio, kiu dufoje partoprenis en la komuna agado, opinias, ke la komunaj manovroj plue akcelos la kunlaborojn, fidojn kaj komprenojn inter Rusio kaj Ĉinio.

 

    "Dum la tri jaroj, la komunaj manovroj inter Ĉinio kaj Rusio estas pli kaj pli glataj." Wang Chao, ĉina rilata respondeculo de la komuna manovro, diris, ke la komuna agado "Unuiĝo 2014 sur Maro" inter Ĉinio kaj Rusio unuafoje disvolvis ekzercadon de miksita formacio kun pli granda malfacileco.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments