El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la kultura festivalo de la "Ĉina Semajno" en Vaŝintono

| 2014-05-26
Bookmark and Share


Prezentado pere de la ĉina tradicia korda muzikilo Guzheng  

 


Vizitantoj rigardas la ekspozicion pri pentraĵoj.  

 

    La 24-an de majo inaŭguriĝis la kultura festivalo de la "Ĉina Semajno" en la usona ĉefurbo Vaŝintono, al la loko venis multaj vizitantoj kaj oni prezentis programeron pere de la ĉina tradicia korda muzikilo Guzheng kaj ĉinajn kantojn kaj dancojn. Sur la granda herbejo estis la vortoj "Paco, Amikeco kaj Amo", kunmetitaj de ventradoj. Ankaŭ eksponiĝi tie fotoj kaj bildoj pri Ĉinio.

 

    Ĉi jaro estas la 35-a jariĝo de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, tial oni organizis ekspozicion pri pentraĵoj de 200 dulandaj infanoj kun la temo "Deziro al paco kaj amikeco". Infanoj pentris ridetajn vizaĝojn, kiuj altiris multajn vizitantojn, unu el kiuj, Alfred, diris, ke li volas veturi al Ĉinio pro tiuj belaj bildoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments