El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

UEA/KER ekzameno en Tianjin

| 2014-05-26
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 17a de majo okazis la tria tutmonda UEA/KER ekzameno en la urbo Tianjin, Ĉinio, sub la helpo de loka Esperanto-asocio. 19 aliĝintoj el Tianjin, Pekino kaj provincoj Hebei, Shanxi kaj Interna Mongolio partoprenis en la ekzamenoj B1 kaj B2. Inter ili estis handikapulino el Tianjin, kiu tie iras per veturseĝo akompanate de sia patrino. Lokaj samideanoj s-roj CAO Baozhu kaj HAO Weining kaj s-inoj LUAN Huiqin kaj WANG Jingrong el Tianjin-a Esperanto-Asocio multe laboris por ke bone iru la ekzameno, kiu unuafoje okazas en sia urbo.

 

    Laŭ statistiko el la retejo Edukado.net ĉifoje 165 personoj el 12 landoj tutmonde partoprenis en la ekzamenoj samtempe okazintaj en 17 urboj de la tuta mondo.

 

    UEA/ILEI ekzamenosistemo estis enkondukita en Ĉinion en la jaro 1989, kaj poste plurajn fojojn okazis en Ĉinio. La nova ekzamenosistemo, tutmonda UEA/KER ekzameno, estis lanĉita fine de la jaro 2008, unuafoje okazis en Ĉinio en la jaro 2012. Ĝis la fino de la jaro 2013 okazis entute 37 sesioj en 29 landoj kun 1346 ekzamenokazoj. La partoprenintoj venis el 61 landoj, kaj estis disdonitaj 1250 atestiloj.

 

(de Liu Baoguo)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments