El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sud-Afrika prezidento Jacob Zuma intervidiĝis kun sendito de la ĉina prezidanto

| 2014-05-26
Bookmark and Share


Zuma intervidiĝas kun Li Liguo (maldekstre)  

 

    La 24-an de majo en Pretorio Jacob Zuma, prezidento de Sud-Afriko, renkontiĝis kun Li Liguo, ministro pri civilaj aferoj de Ĉinio kaj speciala sendito de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping. Li Liguo vizitis Sud-Afrikon por ĉeesti al la enoficiĝa ceremonion de Zuma.

 

    Li Liguo transdiris al Zuma gratulan kaj bondeziran leteron de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke Ĉinio volas, kune kun Sud-Afriko, akceli strategian interfidon, profundigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn en diversaj kampoj kaj puŝi la plenampleksan strategian partnerecon de la du landoj al la nova nivelo.

 

    Zuma dankis prezidanton Xi Jinping por lia speciala sendito al la enoficiĝa ceremonio kaj petis Li Liguo transdoni sinceran saluton al Xi Jinping. Li asertis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko havas strategian signifon al lia lando; Sud-Afriko volas kunlabori kun Ĉinio por gardi la komunajn interesojn de la du landoj kaj de ĉiuj aliaj evoluantaj landoj, kaj igi la mondon pli justa kaj egala.

 

    En la 7-a de majo Sud-Afriko okazigis la 5-an elekton post la finiĝo de rasa apartismo en la lando. La Afrika Nacia Kongreso denove sukcesis per la subteno je 62.15%. Kaj en la 21-a de majo Zuma, kiel la sola kandidato en la nova tutlanda kongreso, refoje komencis sian prezidentan respondecon. Al la ceremonio ĉeestis pli ol 20 mil homoj, inkl. de ŝtataj estroj, registaraj respondeculoj kaj eksaj gvidantoj kaj personoj el diversaj rondoj de ĉ. 40 landoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments