El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

BJ Makerspace, la pekina novigadejo

| 2014-05-26
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 


La ĉina esperantisto Long Zhang kaj mi en la invent-laboratorio 

 

    "Inspiro atendas realiĝon!" Tiele sin prezentas grupo da junaj fakuloj pri novigado, kiuj antaŭ kelkaj jaroj starigis en Pekino laboratorion por realigi ideojn, la BJ Makerspace (www.bjmakerspace.com). Nun la retejo estas en la ĉina, sed post kelkaj semajnoj ĝi estos legebla ankaŭ en la angla.

 


Laborrimedoj por la inventistoj 

 

    Ĝi estis starigita en januaro de 2011 kiel grava parto de tutmonda inventista-reto kaj la plej granda inventista spaco de Azio. Nun ĝiaj membroj estas pli ol 300 kaj la influo povas atingi pli ol 100 mil homojn, tiu ĉi detalo ja gravas se oni post kreo de iu produkto deziras ankaŭ ĝin komercigi. BJ Makerspace posedas terenon de 1000 kvadrtaj metroj kaj la prilaboran bazon de 300 kvadrtaj metroj kun ĉiuj taŭgaj maŝinoj kaj aparatoj.

 


Homoj ĉe la labortablo 

 

    BJ Makerspace reprezentas grupon da personoj kun aparta vivstilo, ĉinoj havas plenplenan kreivecon ekde la antikveco. Ili klopodas ankaŭ por ke ilia spirito fariĝu nova forto por instigi la homojn al kreemo. La laboratorio spertigas kaj lernigas ĉiujn vizitantojn pri la kread-procezo, ellaborigas diversajn mojosajn objektojn per transrondaj kunlaboroj.

 


 Long Zhang klarigas al mi la la funkciadon de la tridimensia printilo. 

 

    BJ Makerspace bonvenigas ĉiujn, kiuj havas ideojn kaj deziras ilin realigi ĉe tiu ĉi novigadejo (t.e. loko por novigado) en aparte stimula etoso.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments