El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Britio: Post 40 jaroj denove en Sheffield

| 2014-05-23
Bookmark and Share

 

    Ĉi-printempe la Esperanto-Asocio de Britio elektis por sia semajnfina kongreso la nordanglan Sheffield, urbo en Jorkŝiro antaŭe konata pro ĝia ŝtalindustrio kaj ĉirkaŭita de bela erikeja pejzaĝo.

 

    Nia programo riĉiĝis per la kontribuoj de gastprelegantoj.

 

    Renato Corsetti pritraktis detale la signifon de la libro La bona lingvo de Claude Piron. Anna Löwenstein priskribis la ĉiutagajn spertojn de nuntempa familio enloĝanta modestan londonan domon en la jaro 1900. Montriĝis eĉ la tiamaj subvestoj. Chuck Smith parolis pri la starigo de la Esperanta Vikipedio kaj elmontris siajn novajn ludojn per la OUYA-ludkonzolo, kiujn kongresanoj mem rajtis sampli. Chuck krome prelegis pri organizado de "urbaj semajnfinoj" inter esperantistoj. Judith Meyer, germanino el Berlino, kiu krom sia denaska germana parolas 11 lingvojn, donis konsilojn pri kiel lerni lingvon interrete kaj senpage.

 

    Ne mankis britoj en la programo. Paŭlo Gubbins, prezidanto de EAB, prelegis pri Esperanto dum la unua mondmilito, kaj Hilary Chapman pri la fruaj tagoj de Esperanto en Britio kaj aparte en Sheffield. Jack Warren, farante enkondukon al la urbo, aludis ĝiajn diversajn famulojn, i. a. Helen Sharman, unua brita spacovojaĝantino kiu lernis la rusan lingvon por kunlabori kun kolegoj ĉe la spacostacio Mir. Jack ankaŭ prelegis pri la angla popolheroo Robin Hood, kiu laŭlegende vivis kaj aktivis en kaj apud tiu parto de Jorkŝiro.

 

    Sabate oni promenis tra la urbocentro al Esperanto Place, strato kiu ricevis tiun nomon okaze de la Brita Kongreso en 1974. En la grupo estis du Sheffield-anoj kiuj estis ĉeestintaj la "bapton" de la strato antaŭ kvardek jaroj.

 

    Preskaŭ duono el la kongresanoj restis ĝis lundo por partopreni ekskurson al Brodsworth Hall, kampara domo el la 1860aj jaroj kun ĉambroj kaj mebloj de tiu epoko. Gastoj venintaj per kaleŝo eliris el ĝi sub tegmento rekte antaŭ la ĉefpordo por eviti la eventualan pluvon. Aliaflanke loĝis aro da servistoj sub pli spartaj kondiĉoj en aparta alo de la domo, diskrete ŝirmita malantaŭ arbustoj.

 

    Neatendite suna vetero ebligis al ni promeni en la ĝardenoj; taŭga fino por kontentiga kongreso.

 

Jack Warren

Foto de Vilĉjo Walker el Vikipedio

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/05/britio/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments