La Internacia Instituto por Spac-scienco en Pekino
---Intervjuo al la direktoro, Prof. Maurizio Falanga
de Pietro Fiocchi
"...nun la atento de sciencistoj usonaj, eŭropaj kaj japanaj moviĝis al Ĉinio por estontaj spacaj misioj..."
Antaŭ relative ne longe aperis ĉi tie nova scienca, kaj mi dirus ankaŭ socia, realo: la Internacia Instituto por Spac-scienco en Pekino, ĝia direktoro estas profesoro Maurizio Falanga.
Profesoro Falanga rakontis al El Popola Ĉinio pri si mem kaj pri tiu ĉi aventuro, kies sekvoj povos eble mirigi nin.
Kiu estas vi ? De kie vi venas?
Mi nomiĝas Maurizio Falanga kaj estas de itala deveno, miaj gepatroj estas italoj, sed mi naskiĝis kaj kreskis en Svisio, mi havas la ŝtatanecon svisan. Mi studis teorian fizikon en Bazelo, do mi magistriĝis pri fiziko diskutante tezon pri astrofiziko, kompaktaj objektoj, nigraj truoj, neŭtronaj steloj, astrofiziko de la altaj energioj. Mi doktoriĝis ĉe la roma universitato “La Sapienza” pri astrofiziko, ekzakte pri la kompaktaj objektoj.
Kio estas kompaktaj objektoj?
Je la fino de la stela evoluo, kiam la stelo ne plu havas brulaĵon, tiam okazas ke la radiada kaj la gravita fortoj ne plu estas en ekvilibro, do ĉar ne plu estas radiado, la sola forto, kiu restas, estas la gravita, t.e. forto de altiro, do tio kio okazas estas la kolapso de la materio, kiu trovas alian ekvilibr-punkton, kies radio estas tre malgranda kaj kiu estas tre kompakta. Je la fino de stelaj evoluoj la kompaktaj objektoj estas tio, kiu restas: blankaj nanoj, neŭtronaj steloj aŭ nigraj truoj.
Profesoro Maurizio Falanga kaj mi ĉe la Internacia Instituto por Spac-scienco, "ISSI-BJ" |
Kiuj estas la etapoj de via kariero?
Post mia doktoriĝo mi laboris dum ses jaroj en Parizo, en du malsamaj institutoj, kie mi analizadis la datumojn dissenditajn de Integral-satelito. “Integral”estas spac-misio de la Eŭropa Spac-agentejo. La satelito observis la altenergiajn eligojn originantajn el nigraj truoj, neŭtronaj steloj, blankaj nanoj.
Kaj post Parizo?
Mi volis reiri al Svisio kaj bonŝance mi estis dungita ĉe la Internacia Instituto por Spac-scienco (ISSI) en Berno, kie mi estas scienca respondeculo kaj okupiĝas pri administraj aferoj, mastrumado, sciencaj politikoj kaj parte mi ankoraŭ min dediĉas al la esplorado.
Kiel do vi atingis Ĉinion, de tie?
La Instituto kie mi laboras en Berno oferas servon al ĉiuj sciencaj komunumoj, kiuj utiligas sciencajn datumojn el kosmo. Oni donas la eblon veni al Berno kaj labori kune dum iom da tempo. Sciencistoj povas fari esploran proponon kaj sekve organizi la laborgrupon. Ajna aktiveco ĉe la Instituto devas esti internacia, plurfaka kaj tute neformala.
La nombro de sciencistoj, kiuj venas al Berno, pliiĝis eksponente en la lastaj jaroj kaj ni demandis nin ĉu ISSI devus esti pligrandigita aŭ resti tiel kiel ĝi estas. En la Instituto laboras proksimume dek-kvin oficistoj kaj al ĝi venas naŭcent vizitantoj ĉiujare. Finfine oni decides, ke ISSI devas resti malgranda kaj bela kaj ĉiam celi al la bonegeco.
Iun tagon venis al ni ĉe la Instituto la ĝenerala direktoro de la Nacia Centro por Spac-scienco kaj proponis la realigon de filio de ISSI en Pekino por ke la ĉinaj sciencistoj pli kaj pli ofte povu partopreni internaciajn sciencajn kunvenojn, la sama Instituto povus kontribui al la starigo de sciencaj komunumoj, kondukante esploristojn el Eŭropo, Usono, Aŭstralio kaj Japanio al Ĉinio por labori kune kun ĉinaj sciencistoj.
Ĉinio nuntempe malfermas siajn pordojn al ĉio kaj tiu ĉi Instituto estas eta parto de tiu ĉi nova filozofio: sin malfermi al aliaj landoj, bonvenigi sciencistojn ĉi tien por labori kun ĉinaj gekolegoj por faciligi internacian kunlaboradon en spac-esplorado. Do ĉio, kio estas organizita ĉe ni, devas esti internacia, plurfaka kaj neformala. Tiu ĉi estas neŭtrala loko kie sciencistoj kunvenas nure por scienca esploro.
Profesoro Falanga ilustras al mi la sateliton Dongfanghong-1, kiu estas la unua artefarita satelito de Ĉinio. |
Kaj vi fariĝis la direktoro... Kion vi faras ĝuste?
Kiam oni decidis krei tiun ĉi instituton oni proponis al mi plenumi la taskon de ekzekutiva direktoro kaj starigi en Pekino tiun saman instituton (ISSI), kiu jam aktivas en Berno. Mi nun zorgas pri la scienca programo, mi okupiĝas pri la forumoj pri la ok kandidataj sciencaj misioj, el kiuj proksimume duono estos efektivigita. Mi estas organizanta lernejon: la ISSI-BJ-a somera lernejo. Mi kreis la retpaĝon (www.issibj.ac.cn) kaj mi faris la revuon de ISSI-BJ, kiu nomiĝas TAIKONG, tio en la ĉina signifas spacon, en kiu oni raportas detale pri nia laboro.
Grava parto de mia laboro estas la diskonigo pri la agado de tiu ĉi Instituto en Pekino. Tion mi faras per alcelaj aktivecoj, inter ili estas la tiel nomitaj kunvenoj "Understanding Science”(kompreni sciencon), organizitaj de la Instituto (ISSI-BJ), de la Brita Reĝa Societo de Kemio kaj de la Fizik-Instituto de la Pekina Universitato. Ili estas neformalaj konferencoj, tri-foje ĉiujare, kiuj okazas ĉe iu kafejo (Bridge Café) en Wudaokou (la universitata kvartalo), dum kiuj altnivelaj sciencistoj prezentas temojn al universitataj gestudentoj, kiuj povas fari demandojn.
Ni deziras eliri el niaj kvar muroj kaj doni la eblon al la ĉinaj gejunuloj aŭskulti, la Instituto iras al la homoj. La lastan kunvenon, kies temo estis "Ludante kun tergloba klimato, kiom longe ni pretertvivos? " ĉeestis proksimume 50 personoj, inkluzive de funkciuloj de la brita ambasadorejo, por aŭskulti eminentan referaton, la profesoro Roger M. Bonnet, kiu dum dek-ok jaroj estris la sciencan programon de la Eŭropa Spac-Agentejo (ESA).
Tiu ĉi Instituto (ISSI-BJ), kie la aldonita valoro devas esti ĉina, oferas servon al la internacia komunumo kaj parte helpas la ĉinojn por difini la sciencajn kazojn kaj la utiligendajn progresintajn teknologiojn por estontaj spacaj misioj en internacia kunteksto. Tio estas grava ĉar ĝi utilas por akiri scion de la pasintaj spertoj de aliaj kaj sekve por ne duobligi ion, kiu jam estis farita, por fari novaĵojn.
En tiu ĉi kadro, kion oferas Ĉinio?
La usona NASA (Nacia Aeronaŭtiko kaj Spac-administracio) kaj la eŭropa ESA malpliigis la financajn rimedojn, male Ĉinio havas rimarkindan spac-programon. Antaŭe Eŭropo rigardis al Usono por internacia kunlaboro, nun la atento de sciencistoj usonaj, eŭropaj kaj japanaj moviĝis al Ĉinio por estontaj spacaj misioj, ili eĉ per siaj propraj elspezoj venas al Pekino por partopreni ĉe nia platformo internacia kaj neŭtrala al esplorado, por alporti sian kontribuon kaj diskuti pri estontaj misioj.
Kion vi ŝatus realigi?
Mi deziras, ke la scienco povu esti ilo, same kiel sporto, por faligi ajnan politikan baron kaj igi la homojn kune labori por scienco. Ĉinio al tio multe kontribuas.
Kiuj estas la praktikaj utiloj de tiu ĉi esploro?
La tuja utilo, ekzemple, povas esti la observo de asteroidoj, kiuj alproksimiĝas al la terglobo, en la lastaj jaroj ĉirkaŭ 26 el ili jam falis, ili ofte falas en la oceanojn, sed iuj falis eĉ sur loĝatajn aerojn, kiel ekzemple tio okazis pasintjare en Rusio.
Kia estas via vivo kun la ĉinoj?
Ĝi estas bonega, ili estas tre gastamaj kaj respektemaj. La ĉinoj havas apartan sentivecon por diskuti kun homoj, ili estas amikema popolo.