El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Kian rolon ludas mineralaj elementoj por la homa sano? (III)

| 2014-05-23
Bookmark and Share

    Kromo

 

    En la homa korpo estas 5-10 miligramoj da kromo. Ĝi funkcias kiel helpanto de insulino kaj krome, ĝi ludas sian rolon ankaŭ en la metabolo de sukero, graso kaj proteinoj. Ĝi malhelpas la kombiniĝon de kolesterolo kaj adipa acido, pro trio ĝi estas utila al prevento de kapilara kaj arteria sklerozo.

 

    Enketo de usona medicina societo montras, ke usonanoj, kiuj prenas ĉefe fajnan panon kaj saturan adipan acidon (graso), havas kromon en la korpo je 2.4-5-oble malpli ol la orientanoj kaj afrikanoj, eble ĝuste pro tio en Usono estas multe da suferantoj de diabeto, hipertensio, arteriosklerozo kaj koronaria kormalsano.

 

    Por preventi kromomankan malsanon oni devas preni pli da manĝaĵoj entenantaj organikan kromon, kiaj bestaj hepato, renoj, maldelikataj cerealoj, griza pano kaj bruna sukero.

 

    Kobalto

 

    Kobalto estas utila al sangoformiĝo, al formiĝo de hematio, temoglobino kaj fosfatidaj substancoj, tial ĝi estas honorata kiel meritoplena elemento por sangformiĝo, krome, ĝi estas utila ankaŭ por dilati sangvazon kaj mallevi sangpremon.

 

    Al vegetaranoj ofte mankas kobalto, ĉar en la vegetaraj manĝaĵoj kobalto estas tre malmulta kaj malfacile asimilebla.

 

    Pro manko de kobalto oni ofte suferas de anemio, astmo kaj glaŭkomo, sed pro tro multe da kobalto en la korpo la haroj ruĝiĝas.

 

    Mangano

 

    Mangano esas konsistiga parto kaj aktivigilo de pluraj enzimoj. Manganaj jonoj ludas gravan rolon por oksido de adipa acido, sangformiĝo, kombiniĝo de kolesterolo, nuklea acido kaj proteino de la funkcioj de la cerbo, hipofizo kaj centra nerva sistemo kaj normala metabolo de ostoj. Enketo pri mikroelemento kaj homa sano de Ĉinio montras, ke mangano entenata en la haroj de longvivuloj en Bama-gubernio de Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono, fama loko de longvivuloj en Ĉinio, estas multe pli grandkvanta ol en aliaj lokoj.

 

    Sube estas kaŭzoj de manganmanko de la homa korpo.

 

    (1) En la ordinaraj manĝaĵoj mankas mangano, 100 gramoj da manĝaĵoj entenas nur 0.7-22 miligramoj da mangano, cetere ĝi estas malfacile asimilebla eĉ kiam al la homa korpo mankas mangano, ĉar oni povas asimili nur 1-3% de mangano entenata en la manĝaĵoj.

 

    (2) Se en la manĝaĵoj estas multe da fitoacido, fosfata acido kaj kalcio, mangano esas tre malmulte asimilebla.

 

    Pro manko de mangano estas malfacile kombini nuklean acidon, seksajn hormonojn kaj aliajn gravajn biokemiajn materialojn kaj krome oni facile suferas de aliaj malsanoj. Tiaokaze oni devas preni pli da manganoriĉaj manĝaĵoj, kiaj viando, lakto, nuksoj (juglando, kaŝtano) kaj teo.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments