El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finiĝis la Kvara Pintkunveno de KIKRA

| 2014-05-23
Bookmark and Share


Ĉeestantoj de la pintkunveno 

 


Ejo de la pintkunveno  

 

    En la 20a kaj la 21a de majo okazis en Ŝanhajo la Kvara Pintkunveno de la Konferenco pri Interago kaj Konfid-Konstruaj Rimedoj en Azio (KIKRA). La temo de la pintkunveno estis "fortigi dialogon, konfido kaj kunordigo por nova Azio de paco, stabileco kaj kunlaboro".

 

    Kiel nova prezidanto de KIKRA, Ĉinio aldonos novan viglecon al la mekanismo de KIKRA kaj akcelos forigon de la tradiciaj konfliktoj en Azio. La ĉi-foja pintkunveno ludis pozitivan rolon por altigi la sekurecan nivelon en Azio, precipe por antaŭenigi stabilecon de Afganio kaj solvadon de nuklea demando de Irano kaj de problemo inter Palestino kaj Israelo.

 

    En la pintkunveno ĉeestis gvidantoj, respondeculoj aŭ reprezentantoj el 46 landoj kaj internaciaj organizoj, inkluzive de membroj, observantoj, gastoj de KIKRA. Inter ili estis 11 ŝtatgvidantoj, unu registara ĉefo kaj dek respondeculoj de internaciaj organizoj, inkluzive de ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments