El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Hispanio: flamenko kaj instruado

| 2014-05-22
Bookmark and Share

 

    Dum la unuaj tagoj de majo disvolviĝis en Arundo (Ronda, Malaga provinco) la 73a Hispana kaj 18a Andaluza Kongreso de Esperanto kun pli ol 150 homoj el Hispanio kaj deko da aliaj landoj. Indas substreki la altan partoprenon de junuloj kaj la ĉeeston de esperantistoj el norda Afriko, malgraŭ malhelpoj por permesoj eniri Hispanion, kaj al kies movado estis dediĉitaj diversaj programeroj kaj la rezolucio de la Kongreso.

 

    La Loka Kongresa Komitato sukcesis atingi kunlaboron kaj apogon de la urbaj aŭtoritatoj kaj de lokaj artistoj kaj socio. La kongreson inaŭguris la unua vicurbestrino de Arundo, Isabel Barriga. La ĉefsidejo situis en Kongresa Palaco, malnova monaĥejo tute apud la fama ponto super altega fendo kiu karakterizas la urbon.

 

    Flamenko, arta formo tre karakteriza de la regiono ĉirkaŭ Arundo, grave rolis dum la kongreso, kaj partoprenantoj havis ŝancon ĝui spektaklon en ties natura sidejo, la Flamenka Rondo, kiu sindoneme kunlaboris kun la kongreso. Ankaŭ tie okazis unu el la pintaj kulturaj eroj de la kongreso: koncerto en kiu partoprenis la esperantista artisto JoMo, el Tuluzo, kaj loka pop-kantistino sufiĉe fama en Hispanio, María Villalón, kiu regalis nin per siaj du plej konataj pecoj en Esperanto.

 

 

    Muziko ankaŭ rolis en kolektiva spektaklo Vivu la teatro, kiun triafoje en kongresoj en Hispanio organizis la poeto Miguel Fernández, ĉi-foje en impona Municipa Teatro kiun la urbestraro disponigis por la kongreso.

 

    Sine de la kongreso disvolviĝis la 1a Konferenco pri instruado de Esperanto, en Hispanio kaj la mondo. Diversaj prelegoj, kunsidoj kaj laborrondoj traktis tiun gravan temon por kunordigi kaj harmoniigi la agadon de la kursgvidantoj en Hispanio, kies unua atingo fariĝis la refondado de la instruista fako de Hispana Esperanto-Federacio. Estis organizitaj KER-ekzamenoj, por kiuj vojaĝis al Arundo Katalin Kováts, kiu ankaŭ prelegis pri oficiala instruado, kaj instigis partoprenantojn kunordigi kaj oficialigi sian agadon. Gvidado de surlokaj kursoj fare de Rafael Mateos, kaj akceptado de mezlernejanoj donis praktikan sencon al tiu Konferenco.

 

 

    Ne mankis kompreneble distraj kaj turismaj programeroj. Belega vetero akompanis la kongresanojn dum la tuta longa semajnfino.

 

    Konkludoj de la Hispana Kongreso de Esperanto

 

    La 73-a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu kune kun la 18-a Andaluzia Kongreso disvolviĝis en la urbo Arundo (Ronda) inter la 1-a kaj la 4-a de majo 2014, estas nun ĝuebla en la reto por tiuj kiuj ne povis ĝin partopreni. Dum tiuj ĉi tagoj ni iom post iom montras filmetojn tie registritajn, en la jutuba kanalo de Hispana Esperanto-Federacio http://www.youtube.com/user/esesperanto.

 

    Kiel anoncite, sine de la kongreso disvolviĝis la "1-a Konferenco pri instruado de Esperanto, en Hispanio kaj la mondo", kun diversaj prelegoj, kunsidoj, kursoj kaj ekzamenoj. Ĉefa rezulto de ĝi fariĝis la refondado de la instruista fako de Hispana Esperanto-Federacio.

 

    Pri la ceteraj diskutoj kaj atingoj de la kongreso, oni povas scii per la tie aprobita REZOLUCIO:

 

    Konstatinte la ĉiam pli vastiĝantan fendon inter Nordafriko kaj Sudeŭropo, kiu okazigas miskomprenojn kaj antaŭjuĝojn inter la popoloj de ambaŭ flankoj de la Mediteraneo, la ĉeestintoj de la 73a Hispana kaj 18a Andaluzia Kongresoj de Esperanto laboris super la plifortigo de rilatoj inter la homoj de ambaŭ marbordoj.

 

    Tiucele, grava parto de la programo estis dediĉita al la temo: Esperanto en Nordafriko, kaj la organizantoj faciligis la ĉeeston de Nordafrikaj najbaroj.

 

    Rezulte de la Kongresa laboro estiĝis la intenco pli sisteme kaj intense kunlabori por la disvastigo de Esperanto en la nordo de Afriko, kreante la bazan strukturon por organizita movado tie.

 

    La temo de la Kongreso: Esperanto kaj Flamenko reliefigis la ĉiam ekzistantajn historiajn kaj kulturajn ligojn inter la sudo kaj la nordo de Mediteraneo. Arundo mem, gasturbo de la Kongreso iĝis, krom nekomparebla kadro por la disvolvo de la Kongresa programo, danke al ties fama ponto, simbolo de la celo de nia ponto-lingvo: Esperanto.

 

José Antonio del Barrio

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/05/hispanio/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments