El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La Turisma Semajno en Greziljono, Francio

| 2014-05-22
Bookmark and Share

 

    La Turisma Semajno en Greziljono okazos inter dimanĉo la 29a de junio kaj dimanĉo la 6a de julio. Intertempe, oni vizitos la plej famajn francajn reĝajn kastelojn ĉe la rivero Luaro / Loire kun profesia ĉiĉeronino en flua Esperanto.

 

    La tuttagaj ekskursoj al la Luar-kasteloj kaj rezidejoj de Renesancaj artistoj laŭ tiu ĉi programo kaj pli da informoj troveblas en gresillon.org/s2. Aliĝu en gresillon.org/alighos ĝis la 31a de majo !

 

    Por tiuj kiuj ne ekskursas, eblas:

 

    -- Kurso de Esperanto, antaŭtagmeze kaj laŭ deziro fine de posttagmezo;

 

    -- Aktivaĵoj de kantado de kanzonoj kaj dancado;

 

    -- Migrado tra la parko kaj arbaro de Greziljono ;

 

    Pli da detaloj franclingve en gresillon.org/s2fr.

 

    Aliĝu (eblas franclingve) en gresillon.org/inscriptions ĝis la 31a de majo !

 

    Iom detale:

 

    Greziljono situas en fama turisma regiono de Luar-kasteloj kaj aliaj vidindaĵoj.

 

    Dum la ses tagoj de la restado, vi vizitas la ekskurscelojn listigitajn en tiu ĉi turisma programo, nome: la murtapeton de la Apokalipso en Angers, la kastelon de la alĥemiisto en Plessis-Bourré, la belegan renesancan kastelon de Azay le Rideau, la rezidejon de Leonardo da Vinĉi en Amboise, la naskodomon de Rabelais apud Chinon, la Apotekon de Baugé, la tombojn de Eleonoro de Akvitanio kaj Rikardo Leonkora en Fontevraud kaj fine la plej famajn Luar-kastelojn de Blois, Chambord, Chenonceaux. Ni malkovros ankaŭ la sovaĝan Luaron kaj trogloditan vilaĝon Rochemenier.

 

    Ni vojaĝos per busetoj. Ni petos vin pagi la transportkostojn kaj viajn enirbiletojn (ĝenerale grupa tarifo).

 

    Catherine, oficiala dulingva ĉiĉeronino, gvidas profesie tra Francio, Luksemburgio kaj Germanio de pli ol 10 jaroj. Nuntempe ŝi estas dungita (½-tempe) de la ĝenerala konsilantaro de la departemento Meuse por gvidi en la fuortoj Douaumont kaj Vaux pri la temo de la batalo de Verdun (1916). Tio donas al ŝi la eblecon gvidi en aliaj lokoj pri aliaj temoj (arkitekturo, bel-artaĵoj, ktp). Catherine atendas vin en Grésillon somere!

 

(Sekretario de la Esperanto-KulturDomo)

Redaktoro: Wang Lihua

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments