El Popola Ĉinio>头条新闻>

Urbestra forumo pri la mara itinero de la Silka Vojo en la 21a jarcento

| 2014-05-22
Bookmark and Share

de ZHENG Fengshou kaj HE Yao

 

    La 18an de majo en la Markola Internacia Konferenca Centro en Fuzhou inaŭguriĝis la urbestra forumo pri la mara itinero de la Silka Vojo en la 21a jarcento kun la temo "kune disvolvi la maran itineron de la Silka Vojo en la 21a jarcento". La ĉeestantoj diskutis pri interlaboro kaj interligo, financo kaj investo, industria kunlaboro ktp, kaj venis en akordon por kunfandiĝo de saĝo en- kaj ekster Ĉinio kaj establi kunlaboran mekanismon de konstruado de la mara itinero de la Silka Vojo en la 21a jarcento, kaj starigi ponton inter gastoj en- kaj ekster Ĉinio kaj inter personoj de diversaj rondoj por vastigo de malfermiteco, akcelo de interŝanĝo, intima kunlaboro kaj komuna disvolvado.

 


Dum la forumo 

 

    En la forumo oni dialogis pri "interlaboro kaj interligo, konstruado de la mara itinero de la Silka Vojo en la 21a jarcento" kaj "konstruadon de la ekonomia zono de la Silka Vojo kaj la mara itinero de la Silka Vojo en la 21a jarcento, kaj financo kaj investo", "oceana kunlaboro -- nova Silka Vojo de mara ekonomio".

 

    Yang Yue, sekretario de la kompartia komitato de la urbo Fuzhou, faris parolon en la forumo. Li eksplikis la historion, grandan oportunon kaj belan perspektivon de Fuzhou por aktive partopreni en la konstruado de la mara itinero de la Silka Vojo en la 21a jarcento, kaj prezentis la planon pri disvolvado de Fuzhou por forĝi la urbon kiel strategian pivoton dum la konstruado de la mara itinero de la Silka Vojo en la 21a jarcento. Li rimarkigis, ke Fuzhou, grava origino de la mara itinero de la Silka Vojo, havas la respondecon por daŭrigi la spiriton de la Silka Vojo kaj plenumi la devon de la grava tasko donita de la epoko. Fuzhou prenos la strategion "konstruado de la ekonomia zono de la Silka Vojo kaj la mara itinero de la Silka Vojo en la 21a jarcento" kiel bonan oportunon, kaj la ekonomian kaj komercan foiron de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo, borson de maraj produktaĵoj el membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj planatan "internacian filmo-festivalon de la Silka Vojo" kiel la vehiklojn por disvolvi apertan ekonomion kaj ludi pli gravan rolon en la konektiĝo kun Taiwan, komunikado kun membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj etendiĝo al internaj regionoj de Ĉinio.

 


Yang Yue parolas en la forumo  

 

    "La mara itinero de la Silka Vojo" estas la vojo al komuna disvolvado kaj komuna prosperiĝo de Ĉinio kaj la asocio, la vojo por fortigo de interkompreniĝo kaj konfido, kaj la vojo de kulturaj interŝanĝoj por la paco kaj por la amiko. Ĉe la nova historia startpunkto man-en-mana konstruado de la "mara itinero de la Silka Vojo en la 21a jarcento" nepre fariĝos nova akordo por tutflanka kaj profunda kunlaboro de Ĉinio kaj la asocio kaj puŝos la kunlaboron inter Ĉinio kaj la asocio de "oraj dek jaroj" ĝis "diamantaj dek jaroj".

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments