El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kataro membriĝis al KIKRA

| 2014-05-22
Bookmark and Share


Ahmad bin Abdullah Al Mahmoud faras respondon en la subskriba ceremonio.  

 

    La 20-an de majo Ahmad bin Abdullah Al Mahmoud, vicĉefministro de Kataro, faris subskribojn sur koncernaj dokumentoj por membriĝo al la Konferenco pri Interago kaj Konfid-Konstruaj Rimedoj en Azio (KIKRA), la lando fariĝis la 25-a membro de la organizo.

 

    Ahmad bin Abdullah Al Mahmoud diris al amaskomunikiloj post la subskribado, ke Kataro estas ano de Azio, ĝi tre ĝojas familianiĝi al KIKRA. Azio frontas multajn defiojn, kaj la solvo estas ĝuste ekonomiaj kunlaboroj kaj negocoj. Post la membriĝo, Kataro havos pli multajn ŝancojn por fari kontribuon al la paco, stabileco kaj al la evoluo de Azio, kaj ĝi atendas sukcesajn kunagojn kun aliaj landoj.

 

    Li ankaŭ dankis Ĉinion, Turkion kaj Kazaĥion pro ilia subtenado al la membriĝo. Li esprimis, ke la nova koncepto pri la sekureco menciita de Ĉinio estas tre pozitiva propono, ĝi helpos realigi la pacon, stabilecon kaj prosperon de Azio. Li kredas, ke certe KIKRA akiros pli da sukcesojn dum la prezidanta periodo de Ĉinio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments