El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio reagos kontraŭ la "akuzo" de Usono al 5 ĉinaj armeanoj

| 2014-05-21
Bookmark and Share


Qin Gang faras la parolon.  

 

    La 19-an de majo Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, faris jenan parolon pri la akuzo fare de Usono al 5 ĉinaj armeanoj:

 

    La 19-an de majo Usono faris falsan akuzon al 5 ĉinaj armeanoj per tiel nomata akuzaĵo "ŝteli sekreton en interreto", tia ago forte kontraŭas la bazajn regulojn de la internaciaj rilatoj kaj grave vundis la kunlaboradon kaj la reciprokan fidon inter Ĉinio kaj Usono. Ĉinio jam faris proteston kontraŭ la usona flanko kaj urĝis Usonon tuj korekti sian malĝustan agadon kaj retiri la "akuzon".

 

    La starpunkto de la ĉina registaro pri la sekureco de la interreto estas ĉiam klara. Ĉinio estas persista gardanto por la sekureco de la interreto, la ĉina registaro kaj la ĉina armeo neniam faris ŝtelon de komerca sekreto pere de la interreto nek partoprenis en koncerna agado. La akuzo de Usono estas tute falsa kaj absurda.

 

    Tio estas vaste konata, ke Usono daŭre faras sekret-ŝteladon, subaŭskultadon kaj subkontroladon grandskale kaj organize en la interreto kontraŭ alilandaj registaroj, entreprenoj kaj individuoj dum longa tempo. Ĉinio estas unu el la gravaj viktimoj de tiaj agoj de Usono, kaj multfoje faris seriozan intertrakton kun Usono. Nun Ĉinio urĝas Usonon fari klarigon pri tio kaj ĉesigi siajn similajn agojn.

 

    Pro tio, ke Usono ne havas sincerecon diskute solvi la problemon pri la sekureco de la intereto, Ĉinio decidis haltigi la kunlaboron de la retaj grupoj inter la du landoj, kaj faros sekvan reagon kontraŭ la "akuzo" de Usono laŭ la situacio.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments