El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eskaladiĝis konflikto inter Ĉinio kaj Vjetnamio

| 2014-05-20
Bookmark and Share


Ĉinio aviadile hejmenrevenigas siajn civitanojn el Vjetnamio.  

 

    La 18an de majo la ĉina registaro adoptis novajn rimedojn por respondi al la situacio en Vjetnamio, inkluzive de altigo de la sekureca averto al ĉinaj civitanoj vojaĝontaj al Vjetnamio ĝis la nivelo "provizore ne iru al Vjetnamio", kaj suspendo de parto de planoj pri duflankaj interŝanĝoj. Ĉinio ankaŭ sendis aviadilojn kaj ŝipojn por evakui siajn civitanojn el Vjetnamio. Ĝis tiu tago pli ol 3 000 ĉinoj iris el la lando kaj pli da ĉinoj estos evakuitaj. Tio estas la plej grandskala evakuo de ĉinaj civitanoj el fremda lando post la enlanda milito de Libio.

 

    Eskaladiĝis la konflikto inter Ĉinio kaj Vjetnamio pri la Suda Ĉina Maro, kaj la streĉita situacio etendiĝis al la tuta Vjetnamio. Ĉinaj kaj vjetnamaj leĝobeigantoj ŝprucigis akvon unuj kontraŭ aliaj per akvokanonoj ĉe la insularo Xisha. Vjetnamio malhelpis la putboradon de ĉinaj ŝipoj, kaj eĉ sendis armitan ŝipon por konfronti registarajn ŝipojn de Ĉinio. Ĉinio denove urĝis la vjetnaman mararmeon haltigi ĝenadon al la ĉina laborteamo kaj redoni pacon al la maro de la insularo Xisha.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments