Mia Papero
de Livia Barth
Mia papero,
blanka kiel neĝo,
loĝas kun mi.
Ĝi ŝatas ke mi ĝin elvokas
kaj ĝi respondas mian komplezon.
Mia papero
estas mia konfesulo
kiam mi volas rakonti ion.
Mi apogas, milde, la krajonon sur ĝi
kaj ĝi absorbas miajn ĝojojn... miajn splenojn...
miajn rememorojn...
Ĝi estas mia orelo...
Ĝi nure aŭdas kion mi kaj la krajono
diras al ĝi.
Ĝi neniam diras ion
sed aŭskultas... multe aŭdas...
Mia papero estas kun mi
kaj, kun la tempo,
ĝi flaviĝas... jam flaviĝas...
Kvankam ĝi estas maljuna,
ĝi ne volas lasi min,
ĝi gardas miajn memoraĵojn
ĝis la nepluo de mia vivo.
Kaj tiam, mia papero flugos
kun la vento
tra la eterneco
kaj, kiel nia vivo,
alia vivo, alia papero pli juna
estos post ĝi.
La vivo kuras;
la paperoj ankaŭ kuras
kaj ni kun ili loĝas
ĝis la eterneco...
Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji