El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Pilgrimado al Xi'an

| 2014-05-20
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    Finfine mi vojaĝis al Xi'an kaj restis tie kvar tagojn kaj kelkajn horojn. Fakte mi iris tien pro du kialoj: viziti la entreprenon de Ĉielismo kaj konatiĝi kun la tieaj E-komercistoj, pri kiuj mi diros iom poste, kaj por konatiĝi kun la samideano Miaohui ĉe la templo Tiefosi, kelkdek kilometrojn for de Xi'an.

 

    La urbo mem estas sufiĉe interesa kaj ŝajne tre rapide evoluiĝas. Eble post nur kelkaj jaroj ĝi estos same alloga kiel Pekino por studi kaj labori. Ĉinio estas unu el la ege malmultaj lokoj de nia nuntempa mondo kie la mirakloj estas antaŭvideblaj.

 


Unu el la moskeoj de Xi'an en la urbocentro 

 

    Mi iomete promenis en la malnova urbo en kies centro staras antikva kaj bela moskeo konstruita laŭ la kutimoj de la ĉina arkitekturo, ĉirkaŭe videblas ĉie homoj en la tradiciaj islamaj vestaĵoj, islamaj restoracioj kaj vendejoj kie aĉeteblas islamaj varoj. Hazarde mi trovis alian fascinan moskeon kun verdaj kupoloj, kiu estis kaŝita en iu korto. Mi multe klopodis babili kun la tieaj homoj, kiuj kutimis afable saluti min per “salam alajĥum!”(la paco estu kun vi!). Por iu, kiu emas trovi, tiu kvartalo estas plena je surprizoj.

 


En la kunsidejo de la entrepreno de s-ro Ĉielismo. Mi, maldekstre en la fono, kune kun la Esperanto-negocistoj 

 

    Pri la E-entrepreno Da Vinci estrita de Ĉielismo mi jam de longe havis fervoran scivolemon, finfine mi povis persone ĝin viziti kaj konatiĝi kun la junaj E-gekomercistoj, kiuj tie lerte kaj profite uzas nian lingvon.

 

    Devismo el urbo Harbino, en la nordorienta Ĉinio, aĝas 25 jarojn, eklaboris tie antaŭ ok monatoj. Li estas tradukisto kaj okupiĝas pri internacia negoco inter Ĉinio kaj Brazilo, Angolo.

 

    Li menciis al mi pri iu notinda anekdoto. Dum li lernadis Esperanton kelkaj el liaj amikoj en Harbino rigardis lin kvazaŭ li estus strangulo faranta bizarajn aferojn. Eble, mi povus pensi, iuj el tiuj amikoj eĉ moketis lin. Verŝajne tiuj junuloj daŭre sin demandas ĉu vere indas lerni tiun iom strangan nekonatan lingvon dum Devismo ankaŭ dank' al Esperanto tagon post tago fariĝas fakulo pri internacia negoco.

 


Samideana tagmanĝo en iu loka tradicia restoracio 

 

    Aldreno, el Brazilo, estas sperta esperantisto. Jam kelkajn jarojn li sin dediĉas ĉe Da Vinci al la E-komerco kun aparta atento al Brazilo kaj Angolo. Aldreno estas tradukisto, vizitas la ĉinajn fabrikojn, inspektas varojn. Kiam li loĝis en Brazilo, nia samideano laboris en la Fondaĵo Simpozio, kiu estas instituto pri filozofio eldonanta eseojn kaj en la portugala kaj en Esperanto.

 

    Ora kaj Belina, ambaŭ pli malpli dudekjaraj, okupiĝas pri administraj kaj doganaj aferoj. Ora baldaŭ diplomiĝos, ŝia universitata disertacio temos pri ŝia laboro ĉe Ĉielismo.

 

    Se mi bone memoras, kelkaj el ili ellernis la internacian lingvon per intensiva kurso gvidita de Jano, iu esperantisto loĝanta en Nankino, kiu aparte sukcesas en la instruado de Esperanto. Mi havis la plezuron konatiĝi kun li.

 

    S-ro Wang, kiu scipovas nur malmultajn sed efikajn Esperantajn vortojn, okupiĝas precipe pri ŝtalaj varoj, vojaĝas por viziti fabrikojn kaj inspekti la tieajn produktojn. Li same kiel Ĉielismo profitis de la taŭga politiko de Ĉinio dum la lastaj dudek jaroj, kiu multe helpis la landan kaj ĝenerale azian evoluon.

 


Leandro kaj mi kunsidas kun la esperantisto Miaohui en lia laborĉambro ĉe la templo Tiefosi 

 

    Dum la finsemajno mi pasigis sufiĉe da tempo en la templo Tiefosi, kiun mi atingis per buso, akompanata de iu brazila esperantisto loĝanta en Xi'an, Leandro. Pri la tiea monaĥo Miaohui mi aŭdis antaŭ pluraj monatoj de la pekinaj esperantistoj. Ekde tiam mi senpacience atendas por konatiĝi kun tiu samideano, kiu tiom multe klopodas por disvastigi Esperanton. Mia deziro finfine realiĝis nur kelkajn tagojn antaŭ ol forlasi Ĉinion.

 


Ni promenas en la kamparo ĉe la antikva Silka Vojo, kiu troviĝas en la apuda valo 

 

    Miaohui, Leandro kaj mi longe kunsidis, trinkadis teon kaj promenadis en la ĉirkaŭa mirinda kamparo por diskuti kiamaniere efike instrui kaj vivigi Esperanton. Fakte ŝajne la teknikoj povas esti malsamaj, sed kio gravas estas la senkondiĉa daŭra entuziasmo por nia bona ideo. En tiu ĉi direkto mi kaptis de Miaohui plurajn instruojn, kiujn li sindone pretas oferi.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments