Veteranaj esperantistoj de EPĈ estis invititaj al Zaozhuang-a Esperanto-Muzeo
Kunfotiĝo de la invititoj kaj muzeaj respondeculoj
Registrotaj libroj en la konservejo de la muzeo
Hou Zhiping parolas en la kunsido.
Zou Guoxiang en la kunsido
Zhao Muying kortuŝe rememoras pri la pasintaj aferoj kaj esperantistoj.
Hu Xiaolin, vicprezidanto de ĈEL kaj estrarano de la Zaozhuang-a Universitato, prezentas la projekton.
Posttagmeze de la 16-a de majo okazis kunveno inter veteranaj esperantistoj de El Popola Ĉinio (EPĈ) kaj gvidantoj de la Zaozhuang-a Universitato pri pluapaŝa konstruado por la Esperanto-Muzeo*. La E-Muzeo en Zaozhuang situas en la provinco Shandong de Ĉinio - estas la plej granda E-muzeo en Azio, ĝi estas fondita de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj la Zaozhuang-a Universitato. La muzeo kovras 680 kvadratajn metrojn, havas 26 000 kolektaĵojn kaj funkcias kiel organizo por konservi E-koncernajn objektojn kaj fari eksponadon pri la scioj de Esperanto.
Por pli bone protekti la kolektaĵojn de la muzeo la gvidantoj de la Zaozhuang-a Universitato invitis veteranajn esperantistojn kaj gravajn donacantojn viziti la muzeon. Tie la invititoj detale rigardis kaj ekzamenis la kolektaĵojn, inkluzive de librojn, gazetojn, poŝtaĵojn, fotojn, memoraĵojn kaj tiel plu, post tio oni okazigis kunsidon por diskutado.
En la kunveno, la invititoj alte taksis la bonan kondiĉon de la muzeo, kaj diligentajn laborojn de la laborantoj. La muzeo instalis avangardajn aparatojn por ĉiuflanke protekti la originalan aspekton de la objektoj, kaj multmediajn aparatojn por helpi vizitantojn sperti la lingvon.
Hou Zhiping, veterana historiisto de E-movado en Ĉinio, unue faris parolon. Li diris, ke la muzeo donis al li profundan impreson pro la riĉa kolekto kaj la grandskaleco. La rapideco kaj persistemo de lokaj gvidantoj kaj laborantoj helpas la veran realiĝon de la espero de la afero. Kvankam nun en Ĉinio Esperanto ne estas tiel varma kiel la angla lingvo, tamen pro la internacia antaŭvido de la universitata estraro la muzeo certe ludos gravan rolon en la estonta E-movado en nia lando. Li proponis, ke oni devas pli vaste diskonigi la muzeon kaj funkciigi ĝin kiel sintezan platformon por E-koncernaj esploradoj, precipe por interŝanĝoj de infromoj, tio povas maksimume utiligi la muzeon en la flanko de Esperanta interkompreno. Nuntempe, la unua afero estas atente konservi la kolekton kaj prepari reeldoni tiujn valorajn malnovajn librojn. Kaj tio eble postulas specialan retejon por publikigi koncernajn informojn, respondi demandojn kaj eldoni elektronikajn librojn... Same li malkaŝeme montris la kuŝantajn problemojn: 1, la muzeo ne posedas sufiĉajn vere valorajn konservaĵojn; 2, bildoj kaj kopiitaj fotoj estas tro multaj - tio relative montras la mankon de konkretaj kolektaĵoj; 3, retejo de la muzeo estas urĝe bezonata - ne nur por doni informojn sed ankaŭ por peti kolektaĵojn. Krome, oni prefere havigu al la muzeo dokumentan filmon kun klarigoj de du lingvoj: Esperanto kaj la ĉina lingvo. Tio helpos en- kaj eksterlandajn esperantistojn kaj aliajn klakantojn scii ĉiuflanke pri la muzeo. Same, starigi societon de muzeaj amikoj estas taŭga maniero por kontakti kun esperantistoj de diversaj lokoj por pli bone konstrui nian muzeon.
Zou Guoxiang, eksa vicprezidanto de ĈEL, alte taksis la oferemon de la muzeaj volontuloj, ili senpage laboras por kalkuli, registri kaj gardi la kolekton. Dank' al ilia laborado la objektoj komplete restas en la muzeo. Li diris ankaŭ, ke la ĉina E-movado havas sian trajton, ĝi estas okazigita sub la subtenado de la registaro kaj adaptiĝas al la situacio, dume eksterlandanoj plejparte lernas Esperanton amatore. Li proponis, ke la muzeo ne nur funkciu kiel E-vizitindejo sed ankaŭ fariĝu akademia centro por E-studo, kaj la konkretaj kolektaĵoj povas inkludi koncernajn dokumentojn de la registaro – ili povas pli klare montri la paŝojn de E-movado en nia lando.
S-ro Ye Nianxian, prezidanto de la kontrola komitato de la Pekina Esperanto-Asocio, speciale menciis pri la profesiceo de alilandaj muzea organizado; Zhao Muying, eksa redaktorino de EPĈ, donis sian proponon. Ŝi skize retrorigardis la eldonadon kaj eldonaĵojn de EPĈ, rememorigis la malfacilojn en la movado kaj la persistemon de maljunaj esperantistoj kiuj multe kontribuis al Esprantujo. Ŝi promesis daŭrigi la klasifikon kaj kolektadon de materialoj por la muzeo kiu enkorpigis la Esperantan esperon de ĉiuj ĉinaj esperantistoj.
Kiel resumo de la proponoj, Zhao Jun, ĉefredaktorino de EPĈ, diris, ke la unuavica tasko estas savi la konservaĵojn (eble ne nur la konkretajn) de tiuj maljunaj esperantistoj kaj E-amikoj, krome oni devas kombi la E-movadan historion por trovi la punktajn okazaĵojn kaj vaste serĉi koncernajn kolektaĵojn. Sekve Wang Ruixiang, prezidanto de la Komisiono pri Azia E-Movado kaj vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĈEL promesis, ke ĈEL, kiel kunorganizanto de la muzeo, laŭ la proponoj laboros kune kun la zaozhuang-a flanko por finfine konstrui la plej sukcesan E-muzeon en Azio.
Hu Xiaolin, vicprezidanto de ĈEL kaj estrarano de la Zaozhuang-a Universitato, dankis la proponojn donitajn de la invititoj kaj prezentis projekton por daŭra konstruo al la muzeo. Li diris, ke la universitato establos unuiĝintan grandskalan edukan bazon de la urbo, kaj la E-muzeo estas unu el la gravaj punktoj de la bazo. En la projekto oni finos la vastigon kaj translokigon de la muzeo en venontaj 2 aŭ 3 jaroj kaj laŭpaŝe realigos la proponojn. Li deziras, ke la muzeo estu ne nur hejmo de esperantistoj sed ankaŭ instituto de E-koncernaj studo, eduko kaj kulturo. Esperanto jam tute radikiĝis en la universitato kaj en la urbo Zaozhuang, ĝi povas floriĝi kaj fruktiĝi post ne longe. Kaj, baldaŭ la muzeo eble trafos bonan ŝancon, ĉar okazos provinc-nivela kontrolado pri historiaj objektoj, se la konservaĵoj en la muzeo povus esti registritaj en la ŝtatsistema listo, ili estos produktataj sub la leĝo, tio forte helpos la sekurecon kaj konservan kondiĉon de la muzeo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
*Zaozhuang-a Esperanto-muzeo oficiale inaŭguriĝis en la pasinta jaro kiel programero de la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto. Ĝi senpage malfermas al la publiko. Pro tio, ke la muzeo situas en la ĝardeno de universitato, por ne ĝeni la lernadon kaj vivon de studentoj, ĝia normala malferma tempo estas: de la 14-a ĝia la 16-a horo ĉiumerkrede.