El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 5-a Ĉina Seminario pri E-instruado okazis en Changzhou

| 2014-05-19
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Chen Ji

 


Wang Ruixiang salutas en la inaŭguro. 

 


Gong Xiaofeng akceptas la intervjuon de la Changzhou-a Ĵurnalo. 

 


La publika leciono de s-ino Li Jingxia 

 


Michael donas lecionon. 

 


Jano en prelego 

 


Trezoro en prelego 

 


Zhang Changsheng prelegas. 

 


En diskutado  

 


La ĉeestantoj de la seminario 

 

    De la 16-a ĝis la 18-a okazis la 5-a Ĉina Seminario pri E-instruado en Changzhou de Jiangsu-provinco en sudorienta Ĉinio organizita de la Ĉina Ligo pri Esperantistaj Instruistoj (ĈLEI). Pli ol 50 e-istoj el Pekino kaj provincoj Jiangsu, Shanxi, Jiangxi, Guangxi, Hunan kaj aliaj lokoj de Ĉinio partoprenis seminarion, ankaŭ koreaj, itala kaj franca e-istoj laborantaj en Ĉinio ĉeestis la kunvenon.

 

    La seminario kun spertointerŝanĝoj kaj teoriaj diskutoj pri E-lernigado estas enhavoriĉa. En la unua tago okazis la inaŭguro, en kiu salutis s-ro Wang Ruixiang, prezidanto de KAEM kaj vicprezidanto de Ĉina E-Ligo, en la nomo de KAEM kaj ĈEL. Li alte taksis la viglan movadon de la urbo Changzhou kaj la kontribuon de la Changzhou-a E-asocio kaj la gastiganto de la seminario -- la Elementa Lernejo Dongfang. La lokaj gvidantoj ĉeestis la inaǔguron. S-ino Gong Xiaofeng (Arko), prezidanto de ĈLEI, prezidis la malferman ceremonion.

 

    Posttagmeze de la 18-a estis la praktikaj programeroj, kiuj konsistas el kvar publikaj lecionoj de instruistoj el kvar elementaj lernejoj. Ili aplikis diversajn metodojn en la lecionodonado. Li Jingxia, instruistino el la Elementa Lernejo Baiyangshujie de la urbo Taiyuan, per sia amoplena voĉo kaj vigla stilo profunde impresis la partoprenantojn. Estas menciinde, ke en sia leciono ŝi ne nur lernigis al la infanoj la lingvon Esperanton, sed ankaǔ atentigis ilin amikiĝi kun bestoj kaj protekti la naturon. Michel, ĉina bofilo el Francio, donis tre interesan lecionon. Lia humura instruarto alportis al la leciono multajn ĝojon kaj ridojn. Li eĉ invitis la gepatrojn de la lernantoj partopreni en sia lernigado kaj per tio en ĝojo kaj rido la lernantoj posedis la lingvon. Ankaǔ Chen Ye, instruistino de la Elementa Lernejo Dongfang kaj Xie Xiaojuan de la Elementa Lernejo Yongtai donis la publikajn lecionojn.

 

    Dank' al la platformo la instruistoj lernigis la infanojn kaj lernis de siaj samprofesianoj. Fakte estas la unua fojo por ĈLEI aldoni publikan lecionon al la seminario, kiu vekis tre pozitivan eĥon inter la ĉeestantoj.

 

    Ankaǔ la lernejestroj de la kvar supremenciitaj lernejoj okaze de la seminario prezentis siajn planojn kaj sperton de E-lernigado. Inter ili la Elementa Lernejo Dongfang havas 30-jaran historion pri esperanta instruado. Jam en 1984 la lernejo fondis E-grupon kaj komencis la lernigadon de la lingvo kaj per Esperanto la lernejo ĝemeliĝis kun la japana elementa lernejo Yosumi de Takatsuki. Nuntempe la lernejo prenis Esperanton kiel devigan studobjekton por siaj lernantoj de la 4-a, 5-a kaj 6-a klasoj, por kiuj Esperanto malfermis fenestron al la tute malsama mondo. Same kiel ĝi ankaǔ la elementaj lernejoj Baiyangshujie kaj Yongtai enlistigis Esperanton en siajn devigajn studobjektojn. Pri tio s-ro Wei Yubin, estro de la lernejo, diris, ke en lia lernejo la lernantoj kun sperto de E-lernado pli bone posedas la anglan lingvon ol tiuj, kiuj ne havas sperton de lernado de Esperanto. Krome ĝi alportis al la lernejo pli malferman kaj internacian etoson. En 2010 ĝi sukcese gastigis la 2-an Ĉinan E-seminarion, kaj per interesaj programoj kaj prelegoj allogis al si pli ol 60 e-istojn. En la seminario ankaǔ la estroj de la elementaj lernejo Baotalu de la urbo Zhenjiang kaj Yongtai en Pekino prezentis E-lernigadon en siaj lernejoj.

 

    En la dua tago 7 instruistoj prelegis pri la temo de E-instruado. Ili ĉiuj havas riĉan sperton en E-lernigado, kaj resumis la efikajn metodojn pri lernigado de la lingvo.

 

    Michael emfazis en sia prelego, ke la lernantoj estas la centro en la E-lernigado, kaj la instruistoj devas enmeti kredon en siaj okuloj por kuraĝigi la lernantojn en la lernado. Fakte li estas spertoplena instruisto ne nur en lernigado de Esperanto sed ankaǔ en instuado de aliaj kulturaj lecionoj.

 

    Ho Song el Koreio laboranta en la Profesia Teknika Kolegio en Changzhou, Ĉinio prelegis pri sia sperto en la esperanta instruado. En sia bone preparita prelego li eĉ resumis erarojn ofte faritajn de ĉinoj dum ilia lernado de la lingvo Esperanto kaj per tio li atentigis ankaŭ al la ĉeestantoj la facile fareblajn erarojn.

 

    Jano loĝas en Ĉinio por 15 jaroj, kaj en la lastaj jaroj kiel instruisto li gvidis kursojn en la Esperanta Insulo Hajnano, kaj akumulis por si multan sperton pri E-lernigado. Li esperas starigi seriozan projekton por instrui azianojn kaj deziras, ke en E-renkontiĝoj la lernantoj multe praktiku por altigi lingvonivelon.

 

    Trezoro per humura rakonto donis al la kunveno leĝeran etoson. Li multfoje emfazis la efikon de kuraĝigado al la lernantoj. Laǔ li tio estas helpa por malfermi la buŝon de la lernantoj paroli la lingvon. Li volas per organizado de E-aktivadoj trejni ĉinajn aktivulojn kaj okaze de la seminario li prezentis la preparan laboron de la Orienta Esperanto-Seminario, kiu okazos inter la 16-a kaj 23-a de aǔgusto en Xi'an.

 

    En la kunveno prelegis ankaǔ Wei Yubing, Gao Youming, Zhang Changsheng. Ne nur la prelegantoj sed ankaŭ la ĉeestantoj multe rikoltis en la diskutoj. En la lastaj jaroj la seminario kiel sperointerŝanĝa platformo konstruis ponton por la ĉinaj instruistoj, kaj helpis ilin en la lernigado de Esperanto. Estas atendeble, ke dank' al iliaj klopodoj kaj diligenta laboro estiĝos pli da e-istoj, kiuj elkore amas la lingvon.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments