El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kunveno pri traduko kaj diskonigo de ĉina kulturo

| 2014-05-19
Bookmark and Share

de ZHANG SHUANG

 


En la inaŭguro 

 


Wang Gangyi faras prelegon.  

 

    De la 16-a ĝis la 19-a de majo okazis en Pekino kunveno pri traduko kaj diskonigo de la ĉina kulturo kaj ankaŭ konstruado de ŝtata altklasa kurso por lingvoj kaj traduka kapablo. La kunveno kune organizita de la Ministerio de Kulturo de Ĉinio, la Ĉina Asocio de Tradukistoj kaj la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, invitis preskaŭ cent spertistojn, klerulojn kaj tradukistojn en la kampo de pli ol 40 specoj da lingvoj, kaj 400 membrojn de la asocio de tradukistoj. Tio estas la plej granda kunveno en Ĉinio kun la plej multaj lingvoj kaj la plej riĉa enhavo.

 

    En la inaŭguro, faris prelegon Wang Gangyi, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj sekretario de la Ĉina Asocio de Tradukistoj, ke la tradukistoj devas bone koni diversajn kulturojn en la mondo por bone rakonti pri Ĉinio kaj diskonigi la ĉinan voĉon, por alilandoj facile akcepti ĉinan kulturon. La Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la Ĉina Asocio de Tradukistoj volas havi interparolon kaj kunlaboron kun aliaj departementoj por antaŭenpuŝi tradukan laboron en Ĉinio kaj kulturan interŝanĝon inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

 

    La ĉeestantoj diskutis pri la ŝancoj kaj defioj, politikoj de la registaro kaj trejnado de tradukistoj en la kampoj de akademio, historio, kulturo, arto, televido kaj nova komunikilo. Ili ankaŭ proponis por pli alta nivelo de fremdlandaj lingvoj en la ĉina kultura komunikado kaj pli forta kapablo de traduko.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments