El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Leandro, brazila esperantisto en Xi'an

| 2014-05-19
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    Do, mi iris al Xi'an kie min loĝigis Leandro, elstara juna esperantisto, kiun mi renkontis unuafoje en Pekino antaŭ kelkaj semajnoj. "Mi casa es su casa" (mia hejmo estas via hejmo), tiele bonvenigis li min en la antikva ĉina urbo. Dum kelkaj tagoj ni babiladis, nur esperante, pri ĉio. Mi opinias, ke vere indas konatiĝi kun li, ankaŭ ĉar li estas okcidentano, kiu sincere emas ekkoni profunde Ĉinion, la belan landon, kiu nin gastigas.

 

    Bonvolu enkonduki vin!

 


Leandro, fotita de mi, en iu tradicia ĉina teejo  

 

    Mi nomiĝas Leandro Moreira, brazilano, psikologo, 31 jara, naskiĝis en la urbo Manaus, sed ekde kiam mi aĝis 7 jarojn mia familio kaj mi translokiĝis al Fortaleza, ĉe la nordorienta Brazilo.

 

    Kiam kaj kial vi esperantistiĝis?

 

    Aprile de 2005 okazis unu baza kurso ĉe mia universitato, temis pri nur 12 lecionoj, unufoje semajne, sabate matene. Post kelkaj lecionoj mi ekmalkovris ke Esperanto estas fakte vivanta lingvo, kaj tuj mi komencis konatiĝi kun multaj geesperantistoj de la tuta mondo, ĉefe per la komunikilo Skajpo.

 

    Kiamaniere vi lernis Esperanton? Kiom da tempo vi bezonis por ĝin sufiĉe bone scipovi?

 

    Kiel mi diris antaŭe, mi eklernis per la kurso ĉe mia universitato, sed fakte mi ĉeestis eble nur la unuajn 2 aŭ 3 lecionojn, ĉar mi ĉiutage memlernis kaj uzis ĝin per skajpo, tiamaniere ke la nivelo de la klasoj fariĝis tro malaltaj por mi. Junie de 2005, do post ĉirkaŭ 2 monatoj da eklerno, rusa esperantistino venis al Fortaleza por turismumi, kaj mi sukcese gvidis ŝin tra la urbo, parolante nur esperante. Tiam mi eksciis ke mia esperanta nivelo jam estis iom flua.

 


Ni tagmanĝas en vegetarana restoracio  

 

    Ekde kiam vi loĝas en Xi'an kaj kion vi faras tie?

 

    Mi loĝas en Xi'an ekde februaro de 2013, kaj ĉi tie mi studadas la ĉinan lingvon ĉe universitato. Krome, aliaj celoj de mia restado en Ĉinio estas lerni pri budhismo kaj pri internacia komerco. Du ĉinaj esperantistoj forte kontribuas pri tio: majstro Miaohui kaj s-ro Ĉielismo. Fakte la ĉeesto de ambaŭ ĉe la regiono de Xi'an, estis la plej granda instigo por ke mi elektu loĝi en Xi'an. Ili ambaŭ multe instruas min, kaj pri budhismo kaj pri la internacia komerco.

 

    Por kiom da tempo vi lernas la ĉinan?

 

    Mi eklernis miajn unuajn ĉinajn karakterojn en 2006 kiam mi loĝis en Pollando, kaj tie dividis ĉambron kun Laoma, mia granda ĉina amiko ĝis nun. Tamen, mi pli serioze kaj profunde memlernadis la ĉinan ekde 2010/2011 pli malpli. Kiam mi surteriĝis en Pekino, februare de 2013, ekde la unuaj tagoj, mi jam povis iom libere babili ĉine, kaj ekde tiam mi sentis kvazaŭ hejme ĉi tie en Ĉinio. Por eksterlandanoj, ekzistas 2 ĉefaj problemoj por vivi kaj adaptiĝi al la vivo en Ĉinio: la manĝaĵo kaj la lingvo. Ekde la komenco mi jam estis bone adaptita al ambaŭ, tute senprobleme.

 


Internacia nokto ĉe iu kafejo. Mi estas dekstre en la fono, Leando estas la dua de maldekstre 

 

    Ĉu multaj brazilanoj klopodas por scipovi la ĉinan?

 

    Klare oni vidas ke ne nur en Brazilo, sed en la tuta mondo, kreskas la interesiĝo pri la ĉina lingvo. Mi mem kreis kurson pri la ĉina lingvo ĉe ŝtata universtitato en mia urbo (komence mi estis la nura instruisto), kaj la nombro de la aliĝintoj kreskadis unu semestron post la alia.

 

    Esperanto por la plimulto de la esperantistoj estas kaj internacia komunikilo kaj idealo. Se temas pri la ĉina lingvo, por vi kaj ĝenerale por viaj samlandanoj, ĉu ĝi estas ilo por pliigi la laboroportunecojn, ĉu oni lernas ĝin pro emo al pli profunda kompreno de mistera kulturo, de antaŭ nelonge malfermita lando?

 

    Mi konstatas ke estas ĉefe du grupoj da homoj, kiuj interesiĝas pri la ĉina lingvo: tiuj kiuj eklernas la lingvon por kontakti kaj ekkompreni pli bone pri la ĉina kulturo, kaj la dua grupo, temas pri tiuj, kiuj rilatas al la ekonomia kaj komerca flanko. Mi apartenas al la unua grupo, sed pli kaj pli ŝajnas, ke mi ankaŭ iom rilatos al la dua grupo.

 


De maldekstre Aldreno, Ĉielismo kaj Leandro dum la 7a Jarkunveno de la ĉinaj esperantaj komercistoj, kiu okazis en la urbo Suzhou, novembre de 2013 

 

    Ĉu EO helpis vin por via translokiĝo kaj ekloĝado en Ĉinio?

 

    Certe. Kelkajn jarojn antaŭ ol ekloĝi en Ĉinio mi jam konatiĝis kun ĉinaj gesamideanoj per Skajpo. Tiel ke, kiam mi alvenis al Ĉinio, mi jam havis geamikojn ĉi tie. Ĉinaj esperantistoj akceptis min ĉe mia alveno en la flughaveno de Pekino, kaj ankaŭ pri loĝigo dum kelkaj tagoj ĉe la ĉefurbo. Post unu semajno, kiam mi alvenis al Xi'an, speciale S-ro Ĉielismo kaj aliaj geesperantistoj, kiuj laboras ĉe lia oficejo multe helpis min pri mia ekloĝado en la urbo.

 

    Kiom da tempo vi planas loĝi en Ĉinio?

 

    Ankorŭ mi ne scias precize, sed ŝajne mi longe restos en Ĉinio. Laŭ mia nuna intenco, mi ankoraŭ restos minimume 1 aŭ 2 jarojn.

 


Leandro, la unua de dekstre, akompanas kelkajn diverslandajn geamikojn, studantajn en Xi'an, al la Templo Tiefosi ĉe la samideano Miaohui 

 

    Laŭ vi, kiuj estas la plej mirindaj ecoj de Ĉinio?

 

    Al mi ege plaĉas ĉina antikva kulturo, muziko, antikva ĉina lingvo, ligilo inter Budhismo kaj Ĉinio kaj ĝia historio dum multaj jarcentoj. Unu el miaj hobioj estas lingva lernado, kaj la ĉina lingvo estas tre speciala por mi. La komplekseco de la ĉinaj ideogramoj estas mirinda. Al mi ankaŭ ege plaĉas la ĉina kuirarto (eĉ nuntempe mi manĝadas tre spicajn pladojn). Krome, ekde mi aĝis 16 jarojn, mi ekpraktikis ĉinajn batalartojn (kungfuon kaj tajĝiĉuanon) kaj eĉ partoprenis en 3 landaj ĉampionadoj pri kungfuo.

 

    Kio estas via ĉina revo?

 

    Mia ĉina revo estas laŭeble ellerni la ĉinan lingvon, profunde kompreni la ĉinan kulturon, ĝisfonde esplori la antikvan ĉinan lingvon. Krome mi intencas fariĝi spertulo pri Ĉinio kaj tiel ankaŭ fariĝi grava ligilo inter Ĉinio kaj Brazilo, ĉe ĉiuj kampoj: kultura, lingva, ekonomia, religia kaj socia. Tiamaniere, tiuj du landoj, kiuj fariĝas pli kaj pli gravaj en la nuna monda panoramo, havu entuziasman kaj scipovplenan fakulon por zorgi pri la ligo inter la du landoj.

 

    -----------------

 

    Se vi ŝatus persone babili kun Leandro pri samideanaj aferoj aŭ negoco per Esperanto, bonvolu skribi al tarkuax@gmail.com

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments