El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksterafera ministro de Ĉinio telefone parolis kun tiu de Indonezio

| 2014-05-16
Bookmark and Share


Wang Yi, eksterafera ministro de Ĉinio, intervidiĝis kun indonezia eksterafera ministro en aŭgusto de 2013.

 

    La 14-an de majo Wang Yi, eksterafera ministro de Ĉinio, parolis en telefono kun tiu de Indonezio kaj respondis demandojn pri la konflikto okazinta surmare inter Ĉinio kaj Vjetnamio. Li diris, ke ĉina kompanio normale faris laboron en la marareo ĉe la insularo Xiŝa de Ĉinio kaj tiu laboro jam komencis antaŭ 10 jaroj.

 

    Forta sintrudo kaj atako de vjetnamaj ŝipoj estas kaŭzo de la nuna situacio. Vjetnamio atencis la suverenecon kaj jurisdikcion de Ĉinio, malobservis internaciajn interkonsentojn pri la mara sekureco kaj malhelpis la stabilecon kaj la paco en Ĉina Suda Maro.

 

    Ĉinio forte protektas sian suverenecon kaj tion neniam ŝanĝos. La du landoj devas fari interparolon pri tiu problemo, kaj Ĉinio postulas, ke Vjetnamio respektu la suverenecon de Ĉinio kaj ĝian jurisdikcion, kaj ne kompleksigu la situacion. Ĉinio esperas, ke ALSA-landoj povas klare scii pri la fakto kaj kun Ĉinio protektos la pacon kaj la stabilecon en Ĉina Suda Maro.

 

    La indonezia eksterafera ministro diris, ke Ĉinio estas grava forto por la regiona paco, stabileco kaj prospero, kaj Indonezio volas kun Ĉinio konservi la pacon kaj la stabilecon.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments