El Popola Ĉinio>头条新闻>

UN publikigis la tagordon de vizito de Ban Ki-Moon en Ĉinio

| 2014-05-16
Bookmark and Share


Ban Ki-Moon 

 

    La 14-an de majo la Unuiĝintaj Nacioj (UN) publikigis la tagordon de la vizito de Ban Ki-Moon, ĝenerala sekretario de UN, al Ĉinio. Dum sia restado en Ĉinio li intervidiĝos kun ĉinaj prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang.

 

    Laŭ la tagordo Ban Ki-Moon ekveturos al Ĉinio en la 17-a de majo laŭ la nov-jorka tempo kaj vizitos Pekinon kaj Ŝanhajon. Stéphane Dujarric, proparolanto de la ĝenerala sekretario de UN, diris, ke Ban Ki-Moon ĉeestos la 4-an Pintkunvenon de la Konferenco pri Rimedoj por Reciprokaj Kunlaboroj de Fido en Azio kaj dum la pintkunveno li interparolos kun multlandaj gvidantoj, kiuj ĉeestas la pintkunvenon.

 

    Dum la vizito en Ĉinio Ban Ki-Moon intervidiĝos ankaŭ kun Yang Jiechi, ĉina ŝtata konsilanto, kaj Wang Yi, ministro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, kaj prelegos en la universitato Fudan. Krom tio Ban Ki-Moon intervidiĝos kun reprezentantoj de la Ŝtata Disvolva Banko de Ĉinio kaj tiuj de la Ĉina Investa Korporacio kaj diskutos kun ili pri klimataj ŝanĝiĝoj. Stéphane Dujarric diris, ke la grava temo dum la vizito de Ban Ki-Moon en Ĉinio estas la pintkunveno de UN pri klimataj ŝanĝiĝoj okazonta en la venonta septembro kaj pri la ĉina rolo en traktado de la klimataj ŝanĝiĝoj.

 

    Dum sia vizito en Ĉinio Ban Ki-Moon ĉeestos la aranĝon de la projekto "Ĉiu Virino, Ĉiu Infano". La projekto iniciatita de Ban Ki-Moon en la jaro 2010 celas plibonigi kuracan kaj sanan staton de la tutmondaj virinoj kaj infanoj.

 

    La 22-an de majo Ban Ki-Moon finos la viziton en Ĉinio kaj revenos al Nov-Jorko.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments