El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Juana, bravulino de la pekina esperantistaro

| 2014-05-15
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    "Ŝi estas mia fiero!" diras ofte pri Juana nia valora samideano profesoro Li Weilun, kiu al la ĉina junulino instruis la bazojn de Esperanto. Kun Juana mi konatiĝis kelkajn tagojn post mia alveno al Pekino pasintmaje kaj ŝia amikeco akompanis min dum mia tuta restado ĉi tie. Mi aparte taksas ŝin, ĉar ŝi estas unu el la ne oftaj homoj, kiuj sincere kaj daŭre interesiĝas pri Esperanto.

 

    Bonvolu konatiĝi kun ŝi.

 


Profesoro Li Weilun kaj Juana dum la 10-a Ĉina Esperanto-kongreso en Zaoĝuang (Ŝandong-provinco) 

 

    Kiu estas Juana?

 

    Mi naskiĝis en 1992 en Nantong, urbo de Jiangsu-provinco. Kiam mi estis 18-jara, mi venis al Pekino por la universitata studado kaj mi loĝas ĉi tie por preskaŭ tri jaroj. Ĉe la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato nun mi studas "Instruado de la ĉina kiel dua lingvo" . Mi amas mian fakon kaj mi esperas, ke mi povos kiel eble plej multe helpi eksterlandanojn por ellerni la ĉinan.

 

    Kiam vi komencis lerni Esperanton? Kie?

 

    Ili demandis al ni gestudentoj por elekti iujn alternativajn klasojn dum la dua jaro de nia studado, kaj tiam mi unuafoje eksciis pri Esperanto. Ĉar mi ĉiam havis fortan intereson pri lingvoj, mi decidis doni mordeton al ĝi. Kaj tiel mi konatiĝis kun Esperanto.

 

    Kiu instruas al vi Esperanton? Kiel?

 

    Profesoro Li Weilun estas docento de Esperanto-klaso. Ĉiusemestre, li instruas Esperanton al ĉirkaŭ cent gelernantoj. Bonŝance, en 2013, mi iĝis unu el liaj gestudentoj. Unufoje ĉiusemajne ni studas Esperanton dimanĉe posttagmeze de la 2-a ĝis la 5-a.

 

    La alternativa klaso daŭris dum la tuta semestro, tio estas dum ses monatoj kaj post tio mi sekvas la kurson gvidita de s-ro USUI Hirojuki. Ankaŭ tiu ĉi kurso okazas en mia universitato, ĉiun sabaton matene de la 10-a ĝis la 12-a, ni lernas pri la historio de Esperanto, kantas kantojn kaj legas poemojn.

 

    Ĉu vi studas Esperanton ankaŭ sola? Kiom ofte?

 

    Jes, mi ankaŭ studas ĝin sola. Mi jam enregistriĝis en la retejo "Lernu" kaj mi havas du malgrandajn vortarojn, kiuj helpas min lerni ĝin. Aldone mi kontaktiĝas kun aliaj esperantistoj el aliaj landoj per retpoŝto kaj Facebook. Krom la regula du-hora klaso ĉiusabate, mi dediĉas proksimume aliajn du horojn al ĝi.

 

    Kion signifas por vi Esperanto?

 

    Por mi ĝi estas mistera afero. Kiam la unuan fojon mi aŭdis pri tio, mi vere estis scivolema pri ĝi. Kial ĝi allogis tiom da homoj? Kial esperantistoj daŭre klopodas por disvastigi ĝin tutmonden? Ju pli mi lernas Esperanton des pli mi fariĝas scivolema pri ĝi. Mi opinias, ke la nura maniero por akiri ĉiujn respondojn estas studi Esperanton pli kaj pli. Mi ĉiam sentis, ke la lingvoj havas siajn proprajn animojn.

 


Juana (maldekstre) kaj Lisa lernas Esperanton kaj sin preparas por la KER-a ekzameno je meza nivelo. 

 

    Kion vi sentas, dum vi studas ĝin, praktikas ĝin?

 

    La vera kialo pro kiu mi volas lerni ĝin estas, ke mi interesiĝas pri lingvoj. Lerni ĝin, precipe parolante ĝin, inspiris min por senti la internan belecon de ĉi home kreita lingvo. Tiu ĉi lingvo estas logika kun certaj reguloj, do ĝi estas facile lernebla kompare kun aliaj okcidentaj lingvoj.

 

    Kion ĝis nun donis al vi Esperanto?

 

    La plej valora aĵo, kiun Esperanto alportas al mi estas tio kion ni nomas "amikeco". Konatiĝante kun novaj geamikoj esperantistaj el la tuta mondo mi povas pliigi mian horizonton. Kvankam la angla estas speco de tutmonda lingvo nun, tio kion Esperanto povus doni al ni estas multe pli ol la angla. Ĉiuj esperantistoj estas amikemaj kaj interesaj homoj. Ili emas vidi la mondon kaj tra ĝi vojaĝi. Ili ŝatas renkonti homojn kaj interkomunikiĝi unu kun la alia. Ĉiuj ĉi ecoj, kiujn mi menciis supre, donas al mi la volon esti unu el ili.

 

    Ŝajne vi progresas tre rapide, ĉu vi planas partopreni pli aktive en Esperantujo?

 

    Jes , kompreneble. Mi vere deziras ekkoni pli da esperantistoj kaj amikiĝi kun ili. Mi deziras ekscii pli pri Esperanto. Tamen mi pensas, ke ankoraŭ necesas tempo por ke mi scipovu Esperanton bone. Laŭ mia opinio, se vi ne povas paroli aŭ kompreni Esperanton en la ĝusta maniero, vi eble ne povos percepti ĝian ĝustan valoron.

 

    Ĉu vi planas viziti ajnan Esperanto-kunvenon aŭ vojaĝi al alia lando en Azio, Eŭropo, Ameriko por renkonti kaj pasigi tempon kun esperantistoj?

 

    Jes kaj reale mi planas tion. Mi estas vere interesita pri Eŭropo, ĉar ĝi estas la loko de kie Esperanto venis. Mi deziras viziti Pollandon kaj Germanion. Mi volas vidi kiel Esperanto estas uzata tie, kiamaniere tiuj esperantistoj sin dediĉas al la internacia lingvo kaj kion ili pensas pri ĝi. Se mi havos la ŝancon esti tie, certe mi iros.

 

    Ĉu vi havas apartajn atendojn de la Esperanto- komunumo?

 

    Jes. Mi ŝatus, ke pli kaj pli da junaj homoj povus aliĝi al tiu ĉi komunumo kaj alporti freŝan energion al ĝi. Mi esperas, ke pli da komunikado kaj sociaj aktivuloj povos esti efikaj por altiri pli da homoj.

 


Profesoro Li Weilun kaj liaj Esperanto-studentinoj (Juana sidiĝas dekstre en la mezo) kune tagmanĝas en la malajzia restoracio ĉe la Pekina Lingva Universitato 

 

    Kion vi povus alporti al Esperantujo? Ĉu estas projektoj, kiujn vi volus realigi?

 

    Mi pensas, ke la plej grava afero, kiun mi povus fari, estas sciigi al pli kaj pli da homoj pri Esperanto kaj helpi ilin por estimi ĝian belecon. Do, unue mi devas plibonigi mian propran nivelon. Nuntempe ni multe parolas pri "Esperanto-movado" kaj mi esperas, ke mi povus esti unu el ili, kiuj sin dediĉas al tiu ĉi "Movado".

 

    Kio estas via Esperanto-revo? (ĉar oni ĉiam parolas ĉi tie pri la ĉina revo, do ni parolu pri nia movada revo...)

 

    Ĝis nun, mi ankoraŭ ne scias multe pri Esperanto, do fakte mi ne havas ajnan Esperanto-revon. "Revo" estas io tro granda por mi. Mi preferus pli paroli pri tio kion mi ŝatus ekscii pri Esperanto kaj pri iuj demandoj, kiujn mi havas.

 

    Mi havas plurajn demandojn, kiuj ofte vagadas en mia menso. Kvankam Zamenhof kreis Esperanton kiel internacian lingvon, kiu laŭ lia espero devintus esti uzata de ĉiu homo, sed ni ĉiuj scias, ke tio ĝis nun ankoraŭ ne realiĝis. Do, kiuj obstakloj baras la vojon al pli vasta tutmondiĝo de Esperanto? Kiel artefarita lingvo, ĉu Esperanto havas iujn mankojn? Kaj kio estas farenda por plibonigi ĉi tiun lingvan sistemon?

 

    -------------------------

 

    Se vi deziras helpi Juana por iome praktiki Esperanton aŭ por respondi al ŝiaj duboj, bonvolu kontakti ŝin: s_l_j_7@126.com

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments