El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Scienca tunelo" en Pekino

| 2014-05-15
Bookmark and Share


Interreaga popularigo de nanometro  

 

    La 13an de majo en la Ĉina Scienc-teknika Muzeo, Pekino, inaŭguriĝis la ekspozicio "Scienca tunelo 3.0", la plej nova scienca popularigo aranĝita de la germana Instituto Max Planck por Antaŭenigo de Scienco, kiu daŭros ĝis la 23a de junio.

 

    Okaze de la 40a datreveno de kunlaboroj inter la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj la Instituto Max Planck la ekspozicio estas unu el la celebroj kunaranĝitaj de la du organizoj.

 

    La "Scienca tunelo 3.0" kun ok temoj, t. e. kosmo, materio, vivo, kompleksa sistemo, cerbo, sano, energio kaj socio, prognozas, kiel scienco kaj tekniko ŝanĝos nian vivon en la venontaj kelkdekoj da jaroj. Ankaŭ la akademio per la ekspozicio "malgranda revo kaj granda revolucio -- nanometro en Ĉinio" partoprenas en la "Scienca tunelo 3.0".

 

    La "scienca tunelo", lanĉita de la instituto en la jaro 2000, jam tiris al si pli ol naŭ milionojn da vizitantoj en 31 urboj de 18 landoj. En la jaro 2001 la ekspozicio debutis en Ĉinio kaj vekis grandan atenton kaj eĥon.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments