El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

En la mondon venis novaj (kat)idoj...

| 2014-05-15
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 


Katgimnastiko... 

 


Ĉu eliri aŭ ne eliri? 

 


Kio nin atendas en la vasta mondo? 

 

    Kiam komence de majo mi aŭdis, ke en la korto de nia laborejo naskiĝis kvin katidoj, la unua sento, kiun mi havis, estis zorgo kaj alarmiĝo. Se katoj ekscese multiĝos, eble oni plendos kaj volos forpeli la katan rason el la korto! La dua sento estis tiu de miro: ĉu Povrina, kiu antaŭ du jaroj ricevis malfekundigan operacion, tamen naskis infanojn?

 

    Montriĝis, ke la patrino de la katidoj estas alia kato ol Povrina. Kaj niaj ka(t)maradoj...aŭ fakte plejparte ka(t)maradinoj jam notis la neceson doni al la patrino-katino operacion por ke ŝi ne plu multigu sian rason. Mi eĉ ne havis tempon por havi la trian senton aŭ pli ĝuste zorgon pri la vivo de la etuloj, ĉar kiam mi eksciis pri la afero jam tri katidoj estis adoptitaj de iuj geka(t)maradoj.

 

    Mi iris por vidi la restantajn du katidojn, sed en la kutima loĝejo de Povrina mi trovis nur ŝin ĝuanta dolĉan dormon. Fakte iom for de ŝia (aŭ fakte ni, homoj, ne scias kiu loĝejo apartenas al kiu kato) dometo troviĝas du aliaj katdometoj. Do mi vizitis tiujn katloĝejojn kaj en unu el ili renkontis la du katidojn. Unu estas blanka-flava kun malgranda makulo aŭ malpuraĵo ĉe la okuloj, kaj la alia ĉefe bruna kun nigraj strioj.

 

    Ĉu malplaĉas nenio, se taksas pasio?

 

    Per retmesaĝo mi sendis kelkajn fotojn de la blanka-bruna katido, kiujn faris mia kolegino Wang Lihua, al mia edzino en Japanio. Vidinte ilin ŝi respondis: "Aĥ, la fotita kato ne estas tre aminda. Kompatinde! Supozeble aliaj katoj estas ĉarmaj kaj pro tio jam trovis sian adoptanton". Sed mi diris al ŝi, ke "ankaŭ Povrina ne estas tiom belaspekta, sed havas amikon aŭ edzon, kaj ricevas zorgon kaj amon de homoj. Do ankaŭ al tiuj katidoj povus prosperi la sorto".

 

    Kvazaŭ por konfirmi mian profetaĵon, tuj poste ankaŭ por tiuj katidoj oni trovis adoptantojn. Malplaĉas nenio, se taksas pasio! Kiam mi sendis al mia edzino pliajn fotojn inkluzive de tiuj kun la alia katido, ŝi ŝanĝis sian opinion kaj diris, ke "ili tamen estas ĉarmaj. Eble la novajn fotojn faris bona fotisto". Nu, tamen ĉiujn fotojn faris unu sama Wang Lihua…

 

    Kiam mi alvenis al Pekino, mi ankoraŭ ne alkutimiĝis al la vivo ĉi tie kaj i.a. ne povis rimarki la ĉeeston de katoj. Nun pli kaj pli mi fariĝas kapabla rimarki ilin, ankaŭ en nia korto. Tio supozeble montras, ke miaj okuloj adaptiĝas al Ĉinio. Espereble ĉiuj tiuj katoj povu vivi feliĉe en Pekino, ĉu en nia korto aŭ aliloke, kaj la sama sorto prosperu ankaŭ al ... mi!

 

    *Ĉiuj fotoj estis faritaj de Wang Lihua.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments