El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Esperantista trupo en renkontiĝo de japana ĵurnalo

| 2014-05-13
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Oni diras, ke en la ĉina ĉefurbo vivas kelkaj dekmiloj da japanoj. Sed komence de mia restado en Pekino mi ne multe konis ilian komunumon en Pekino, ĉar mi laboras en ĉina gazet-eldonejo per Esperanto. Post la aliĝo al la akademia societo de japanoj en Pekino, kiun organizas YAMAGUCHI Naoki (pri tio legu: http://esperanto.china.org.cn/2013-01/29/content_27827049.htm), mi komencis konatiĝi kun samlandanoj kiuj laboras aŭ studas ĉi tie. Estis ankaŭ dank' al la afableco de Yamaguchi, ke mi povis ĉeesti en kradrosta festo aranĝita de la ĉina ĝenerala buroo de la japana ĵurnalo Yomiuri Shimbun en majo lastjare.

 

    Pasis unu jaro kaj al Pekino denove venis agrabla sezono, kvankam iom efemera, ĉar baldaŭ ĝin sekvos arda somero. Kiam mi aŭdis, ke ankaŭ ĉi-jare okazos la supremenciita festo al kiu ĉiu ajn estas bonvena, mi ekhavis ideon partopreni ĝin kun miaj Esperanto-lernantoj. Nu, miaj kursoj ĉe El Popola Ĉinio kaj la Pekina Lingva Universitato komenciĝis en junio de la lasta jaro: do en la lastjara festo mi neniel estus povinta venigi ilin. Por la lernantoj mem estos interese renkontiĝi kun interesaj homoj – ĉu japanoj aŭ ĉinoj –, kaj samtempe la aranĝo fariĝos bona okazo por iom reklami Esperanton.

 

    Konsisto de la verda trupo

 

    Ĉi-jare la festo okazis fine de aprilo, la 27-an de tiu monato. Mi anoncis la aranĝon al kelkaj el miaj lernantoj kaj la inviton afablis akcepti kvin personoj: Klara (Zhang Shuang), Han Xin, Espero (Xu Shichang), Juana (Shi Linjuan) kaj ŝia samklasano Chen Mingming. La lasta ne ĉeestas en mia Esperanto-kurso, sed en la lasta jaro ĉeestis tiun de prof. Li Weilun, kaj krome bone regas la japanan lingvon. La japanan parolas bone ankaŭ Han Xin, kaj nun lernas ĝin Juana. "Jen perfekta propaganda trupo," kontente mi diris al mi mem.

 


De maldekstre Klara, Chen Mingming kaj Juana 

 


Espero kaj Han Xin 

 

    En tiu tago la vetero estis tre bela. Dum la antaŭtagmezo mi faris prelegon en la monata kunsido de la Pekina Esperanto-Asocio, kaj kune kun Espero kiu ankaŭ ĉeestis ĝin, mi veturis per metroo al Yong'anli. Nur kelkajn minutojn piede de la stacio sin trovas la loĝbloko por eksterlandanoj (ĉefe diplomatoj aŭ ĵurnalistoj), kie okazis la festo. Ni du jam alvenis tuj post la komenco de la festo, ĉar ni rekte venis de la antaŭa kunsido. Ĉiuj aliaj de nia trupo venis je la 1-a kaj duono al la stacio Yong'anli, kaj mi elvenis por konduki ilin al la festo.

 

    Esperanta diplomatio en praktiko

 

    Kiam ĉiuj kolektiĝis, kun ne malgranda fiero mi prezentis ilin al Yamaguchi, kaj poste ankaŭ al KATÔ Takanori, la ĉefo de Yomiuri en Ĉinio. La trupanoj kun intereso kaj amuzo aŭskultis la lastan elmontri siajn vastajn sciojn pri Ĉinio kaj ĝia historio, cetere, en lia ĉina lingvo kun akcento de Ŝanhajo, kie li de multaj jaroj laboras. Pli poste eĉ la japana ambasadoro, KITERA Masato, mem venis al la festo kaj restis dum iom da tempo. Kelkaj sidis apud li kaj longe parolis, sed por mi sufiĉis diri al li, ke mi laboras en Pekino per Esperanto kaj nun eĉ instruas la lingvon al ĉinoj, el kiuj nur parto videblas en la festo tiutage.

 


De maldekstre Klara, mi, Katô kaj Yamaguchi 

 


Plej dekstre la japana ambasadoro 

 

    Dum la festo ni ne nur manĝis kaj babilis. En la lasta majo mi prezentis mian ŝatatan prezentaĵon: la deklamado de "Ebrio" de William Auld. Ĝi certe multe impresis la ĉefon de Yomiuri, ĉar li bone memoris mian nomon eĉ unu jaron poste, kiam ni denove rekontiĝis kelkajn semajnojn antaŭ la ĉi-jara festo. Tiam li diris al mi: "Ĉu vi ne prezentos ĝin ankaŭ hodiaŭ?" Sed ĉi-jare mi decidis eluzi la ĉeeston de nia trupo, kaj tri el ni kantis du kantojn en Esperanto. Unue "Ho, maro, hejmoland'" el Ĉinio, kaj poste "Printempo en la norda lando" el Japanio. Post la kantado aliris nin sinjoro, kiu volis kanti la unuan kanton en la ĉina, kaj mi kunkantis kun li. Nur en la sekva tago mi eksciis, ke li estas japana konsulo, sed tiam mi erare pensis, ke li estas ĉino!

 

    Post la kantado multaj homoj alparolis nin demandante pri Esperanto. Plej rimarkinde ĉinino, kiu laboras kiel sekretario por Yomiuri, esprimis al mi sian deziron lerni la lingvon. Mi promesis al ŝi informi ŝin pri la detaloj de miaj du Esperanto-kursoj. Jam dum mia dujara restado en Pekino mi ofte praktikis similan "diplomation" por Esperanto reprezentante la lingvon en diversaj okazoj, sed ekde tiu ĉi tago mi ne plu estis sola: la verda trupo diversmaniere helpis/as/os min en la laboro.

 

    Forumo de diversspecaj diplomatioj?

 

    En la sama aranĝo lastjare estis pli multe da prezentaĵoj krom la mia. Japana raportistino ludis muzikon per ĉina muzikilo, kaj profesia kimon-fasonisto (kimono estas japana tradicia vestaĵo) vestis kelkajn ĉininojn per la kostumo. Ĉi-jare mi trovis, ke unu el la kimon-vestintinoj el la lasta jaro denove partoprenas la aranĝon. Mi kaptis la okazon por saluti ŝin kaj diri al ŝi, ke mi havas fotojn en kiuj ŝi aperas kun la japana vestaĵo. Ĉiuj scias, ke tio estas konata truko por havigi al si retadreson de iu belulino, pretekste de foto-alsendo. Mi do praktikis specon de "privata diplomatio".

 


Ni triope kantas! 

 


Kimon-vestado el la lasta jaro 

 

    Tamen, ĉar mi estas edzin-tim... pardonon, edzin-havanto nia korespondado estis limigita, tute prudente, nur al mia alsendo de la fotoj kaj ŝia danka mesaĝo. Sed eble oni permesos al mi citi de ŝia respondo jenon:

 

    Koran dankon pro la fotoj! Estis granda plezuro konatiĝi kun vi. Mi devus danki ankaŭ s-ron Katô pro tio, ke li donis al mi okazon konatiĝi kun tiom multe da japanaj geamikoj, kiuj klopodas por la amikeco inter niaj du landoj.

 

    El la mesaĝo de tiu ĉi ĉinino senteblas, ke la agrabla renkontiĝo utilis ne nur al diplomatioj verda aŭ "privata" sed ankaŭ certagrade al tiu inter Ĉinio kaj Japanio. Miavice mi devas danki la japanan ĵurnaliston ankaŭ pro tio, ke li donis al mi okazon debutigi mian verdan trupon. Ĉiukaze valoris mobilizi la esperantistan trupon, kaj mi kun plezuro ripetos tion en estonteco.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments