El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

48-a Boatado en la Ignalina lagaro

| 2014-05-13
Bookmark and Share

 

    Dum tri tagoj ni ekskursos kaj traboatos pli ol 20 lagojn kaj lagetojn, riverojn kaj riveretojn. Ni vizitos muelejon de Ginučiai, kie okazos akvaj proceduroj sub la akvofala duŝo; sur insulo de lago Baluošas ni festos la naskiĝtagojn de naskiĝintoj en majo kaj junio, okazos nokta promenado al la monto Ladakalnis kaj baptado de unufojaj boatadantoj. En la baptado povos partopreni ĉiuj jam baptitaj partoprenantoj. Ludoj, kantoj, lignofajro, varma vespermanĝo, bela naturo atendos vin ĉiuvespere en tendarlokoj. La detalan tagordon ĉiu partoprenanto ricevos surloke. Preparu kulturan programon por internacia vespero.

 

    Dum la Boatado viajn orelojn ĝojigos nur Esperantaj vortoj, ĉar aliaj lingvoj estos malpermesitaj kaj tion gardos la sekreta Verda policisto.

 

    La kolektiĝo de la partoprenantoj okazos la 30an de majo matene en la urbeto Palūšė, situanta je 5 km okcidenten de Ignalina sur la bordo de la lago Lūšiai. Eblas veni la 29an de majo vespere, kaj noktumi tie ĉe la lago en tendo. El Vilno al Ignalina veturas trajnoj kaj busoj. La malfermo okazos la 30an de majo je la 12a horo en Paluŝe ĉe la boatluejo.

 

(el la balta ondo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments