El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Tianjin la Internacia Akademia Seminario pri Instruado de Ĉinaj Poemoj

| 2014-05-13
Bookmark and Share


Ye Jiaying parolas en la inaŭguro de la Internacia Akademia Seminario pri Instruado de Ĉinaj Poemoj.  

 

    La 10-a kaj la 11-an de majo okazis en la Nankai-a Universitato de Tianjin la Internacia Akademia Seminario pri Instruado de Ĉinaj Poemoj por celebri la 90-an datrevenon de la naskiĝtago de Ye Jiaying, fama profesorino de la Nankai-a Universitato pri ĉinaj klasikaj poemoj. La seminarion ĉeestis pli ol 100 fakuloj kaj erudiciuloj el 8 landoj kaj regionoj -- Usono, Kanado, Singapuro, Japanio, Malajzio, Taiwan, Hongkongo kaj Makao. Ili diskutis pri la teorio de ĉinaj poemoj, tradiciaj recitado kaj instruado de poemoj, pri poemo-verkado de profesorino Ye Jiaying ktp.

 

    La seminario inaŭguriĝis kun la tradicia popolkanto "Jasmena Floro" kantita de la Studenta Ĥoro de la Nankai-a Universitato. Post tio studentoj de la universitato prezentis al Ye la kanton "Naskiĝtaga Kanto" por deziri al ŝi sanon kaj longan vivon.

 

    Ye Jiaying naskiĝis en Pekino en la jaro 1924. En la jaro 1945 ŝi diplomiĝis el la universitato Furen. Dum la mezo de la 20-a jarcento ŝi servis kiel instruisto en la Taiwan-a Universitato. En la jaro 1969 ŝi translokiĝis en Vankuveron de Kanado kaj estas kiel dumviva profesoro de la Universitato de Brita Kolombio. En la jaro 1991 ŝi estis honorita kiel akademiano de la Reĝa Societo de Kanado kaj estas la sola akademianoj pri la ĉina klasika literaturo en la historio de la societo. Nun ŝi laboras kiel direktoro de la Instituto de la Ĉina Klasika Kulturo de la Literatura Kolegio de la Nankai-a Universitato kaj ŝiaj lernantoj troviĝas en diversaj lokoj de la mondo.

 

    Decembre de 2013 Ye Jiaying ricevis la premion "homo, kiu diskonigis ĉinan kulturon".

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments