El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Antonio De Salvo kaj la projekto Radio Roma

| 2014-05-13
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    En 1935 la Itala Radio komencis elsendi el Romo en Esperanto, laŭ komisio de la tiama registara instanco por gazetaro kaj propagando. La komenca celo estis la disvastigo de la itala kulturo kaj la akcelado de turismo; sed ekde 1936 aldoniĝis la prezento de la politika vidpunkto de la tiama faŝisma reĝimo pri la internaciaj okazaĵoj, kaj de 1939 la kroniko kaj la komentoj pri la dua mondmilito, kun aparta rigardo, de 1941, al la operacoj en Azio kaj Pacifiko.

 

    La elsendoj en Esperanto daŭris ĝis aŭgusto 1942, poste ili estis interrompitaj pro la militaj detruoj. Ili rekomenciĝis en 1950, laŭ komisio de la Registaro kaj kun kultura kaj informa karaktero, kaj daŭris seninterrompe ĝis la 29-a de septembro 2007, kiam la Itala Radio ĉesigis ĉiujn siajn elsendojn al eksterlando.

 

    La itala esperantisto Antonio De Salvo kunlabore kun la direktoro de Disvastigo Massimo Ripani, estas realiganta gravan projekton por oferi la eblon legi interrete la enhavojn de tiuj elsendoj.

 


Antonio De Salvo, en la oktobro 2013, plenumanta la funkciojn de Prezidanto de la Kontrola Sekcio de la Konto-kortumo por la regiono Emilia-Romagna (Italio)  

 

    Iom pri la persono kaj lia projekto: Antonio De Salvo naskiĝis la 8-an de junio 1942 en Romo. Li estas doktoro pri juro, juĝisto de la itala Kortumo pri kontoj; dum pluraj jaroj estrarano kaj vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio, iama prezidanto kaj poste kasisto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), kies estrarano li restis ĝis februaro 2012. De 1971 ĝis ilia ĉesigo en 2007 li redaktis la esperantlingvajn programojn de Itala Radio Internacia, alinomata Radio Romo aŭ (RAI), posteulo de la redaktoro Luigi Minnaja, kiu mortis en januaro 1974.

 

    Kio estas via projekto?

 

    La projekto volas disponigi, en rete legebla formato, la tekstojn de la elsendoj de Radio Romo, por savi ilin el la tempa pereo kaj el la koruptiĝo de la papero. Laŭ ĉi tiu priskribo, la laboro ŝajnas ne komplika. Sed efektive temas pri laboro peniga kaj temporaba, precipe por la pli malnovaj tekstoj: sufiĉas diri, ke la reakiritaj tekstoj de 1936-1942 (tiuj de 1935 verŝajne estas perditaj) estas tajpitaj per la tiuepokaj skribmaŝinoj, tiel ke multaj literoj ne aperas klaraj kaj netaj; krome, ĝenerale temas pri flaviĝintaj paperfolioj, kiuj estas la kvara aŭ kvina kopio realigita per eluzita karbopapero: tio igas malfacila la skanadon, kaj ofte eĉ problemodona la simplan legadon.

 


En 1962, Antonio De Salvo (la junulo en la centro) kiel organizanto de la Junulara Esperanto Forumo en Romo  

 

    Kiam vi ĝin elpensis?

 

    Mi ne elpensis tion tuj kaj rekte, ĉar nur antaŭ kelkaj jaroj mi reakiris parton el la tekstoj de 1936-1942 kiuj ŝajnis perditaj, kaj cetere mi havas grandan kvanton da farendaĵoj, ĉar dum pli ol duonjarcento mi amasigis materialon. Jam de multaj jaroj mi prilaboras la ciferigon de aliaj historiaj dokumentoj kaj revuoj (mian unuan komputilon mi akiris, pionire, en 1985, kaj mian unuan skanilon, same pionire, en 1991). La unuan ĉi-specan laboron mi faris (kaj daŭre faras) por la "enkomputiligo" de mia grandega vortaro "itala-Esperanto", kiun mi redaktas de pli ol 30 jaroj, ĉe trovo de nova interesa traduko. Sekvis aliaj klopodoj por realigi elektronikajn versiojn: el ili la plej komplika estas la enretigo de la jarkolektoj de revuo "Espero Katolika". Mi komencis en novembro 2005 kaj nun, kvankam pro teknikaj problemoj de unu jaro la arkivo ne estas nutrata, tamen pli ol 220 numeroj de tiu revuo estas konsulteblaj en la paĝaro al ĝi dediĉita. Krome, mi ciferigis ĉiujn esperantajn tradukojn de italaj literaturaĵoj (kune kun la originalaj tekstoj), kaj tre ampleksan kolekton da proverboj en la itala normlingvo kaj en ĝiaj dialektoj, kun esperanta traduko.

 


Unu paĝo de la bulteno pri la programitaj elsendoj en oktobro 1939 

 

    Kiam vi komencis ĝin realigi kaj kio estas farita ĝis nun?

 

    La ciferigo de la tekstoj de Radio Romo eblis kiam mi ricevis el prof-ro Carlo Minnaja, filo de unu el la tiamaj redaktoroj de la elsendoj, Luigi Minnaja, dosierujon, kiu entenis grandan parton el la tekstoj elsenditaj en la periodo1936-1942. Alia papera arkivo estas tiu de la tekstoj de postaj periodoj (mi redaktis la elsendojn de 1971 ĝis 2007, sed momente mi retrovis en mia kolosa arkivo nur la tekstojn de la jaroj de 1971 ĝis 1982, 1996, kaj de 2003 ĝis 2007). Mi devas substreki, ke gravan rolon en la projekto ludas la Interreto: pere de ĝi eblis kunaktivigi geesperantistojn loĝantajn en diversaj landoj (Italio, Ruslando, Armenio, Cipro, Pollando, Brazilo, Francio), sub la stimulo de Massimo Ripani, juna itala esperantisto loĝanta en Moskvo. Ili konsistigis internacian grupon, kun diversaj taskoj: skanado, purigo, aldono de ĉapelitaj literoj, kompletigo de mankantaj vortoj per komparo kun la originalo, provlegado, enpaĝigo ktp.

 

    La laboro estas finita por la jaroj sube indikitaj, konsulteblaj ĉe la interreta paĝo

 

    http://disvastigo.esperanto.it/index.php/multimedia

 

    1936 (0/10) 1937 (0/26)

 

    1938 (0/47) 1939 (0/71)

 

    1940 (0/91) 1941 (0/53)

 

    1942 (0/34) 1996 (0/47)

 

    2003 (0/35) 2004 (0/33)

 

    2005 (0/39) 2006 (0/51)

 

    2007 (0/37)

 

    Oni planas publikigi ĝian rezulton libroforme, komence por la periodo 1936-1942, dum daŭras la prilaboro de la jaroj 1971-1982.

 

    Kio estas via celo?

 

    Samkiel por aliaj similaj laboroj la celo estas, kiel mi diris, savi el malapero gravajn tekstojn de la pasinteco. Oni devas bedaŭrinde konstati, ke la konservo de arkivaĵoj ne estis ĉiam certigata en la E-movado dum la jaroj, ĉefe pro la fakto, ke multon konservis unuopuloj, kaj ilia forpaso markis la malaperon ankaŭ de iliaj havaĵoj, kvankam tutcerte la malapero de multaj gravaj atestoj plej ofte ŝuldiĝis al la mondaj eventoj. Verŝajne la situacio pliboniĝis kun la komenco de la centjariĝoj depost 1987, kiam la esperantistoj komencis retrorigardi al sia historio. Retrovi kaj transdoni al la estontaj generacioj valorajn dokumentojn estas laŭ mi grava parto de la E-laboro, kaj tio laŭ pluraj aspektoj: por la historiografio, por omaĝi al la E-pioniroj, kaj ankaŭ por la lingvistiko, ekzemple por studi la evoluon de la lingvo Esperanto tra la jardekoj. Sed, koncerne la malnovajn tekstojn de Radio Roma, oni ne devas negklekti ankaŭ ilian historian kaj dokumentan valoron, se konsideri, ke la samepokaj radio-tekstoj en itala lingvo perdiĝis, kaj nur tra la esperanta versio eblas koni kiel, ekzemple, la itala Radio komentis la militajn okazaĵojn en Azio kaj Pacifiko.

 


En 1997, Antonio De Salvo (la unua de maldekstre) estas leganta salutvortojn okaze de aŭdienco al la esperantistoj fare de la tiama Prezidanto de la itala Respubliko Oscar Luigi Scalfaro (la dua de maldekstre).  

 

    Ĉu vi havas aliajn projektojn aŭ vi ŝatus sugesti al aliaj bonvolemaj esperantistoj similajn projektojn?

 

    Plejofte mi laboras sola, kaj ĉiu estonta projekto, sed ankaŭ la daŭrigo de la jam startintaj, dependas kompreneble de mia persona situacio: kiel supera juĝisto mia vivlaboro estas sufiĉe delikata kaj temporaba, i.a ĉar mia oficejo distancas pli ol 400 kilometrojn el mia loĝejo (bonŝance, mi tien ne iras ĉiutage, ĉar mi multe laboras per interreto, kaj cetere per rapidega trajno mi bezonas nur du horojn da vojaĝo). Plie, la jaroj pasis kaj mia sanstato ne estas perfekta. Certe, mi deziras, ke tio, kion mi komencis, atingu kompletigon; sed mi konfesas, ke ankaŭ multaj aliaj ideoj allogas min. Kun plezuro mi konstatis, ke en la Interreto oni pli kaj pli disponigas gravajn eldonaĵojn kaj dokumentojn: ĵusdate mi legis pri la enretigo de "Scienca Revuo", kaj, sen malvalorigi aliajn similajn realigojn, mi taksas tre grava la interretan arkivon de la Aŭstria Biblioteko. Aliflanke, kun bedaŭro oni devas konstati, ke tio, kio okazis kun la kolektoj de unuopaj personoj, povas okazi ankaŭ kun gravaj Esperantaj retpaĝoj: ili ofte malaperas post la forpaso de iliaj prizorgantoj: pro tio, mi varme sugestas deponi siajn elektronikajn arkivojn ĉe instanco, kiu certigu ilian konservadon.

 

    Ĉu vi opinias, ke nun eblus proponi al neesperantistaj komunikiloj rubrikojn pri temoj turismaj, kulturaj, sociaj (do, kiuj povus kapti la atenton de la esperantistoj tutmonde) en Esperanto?

 

    Laŭ mi, ne.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments