El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Kunming la ekspozicio pri Ĉinio en fotoj faritaj de francoj

| 2014-05-12
Bookmark and Share


Alain Sayag, projektanto de la ĉi-foja ekspozicio, prelegas en la inaŭguro.  

 


Spektantoj en la ekspoziciejo  

 

    La 11-an de majo inaŭguriĝis la ekspozicio kun la titolo "Parizo -- Pekino, Ĉinio en fotoj faritaj de francoj dum 1844-2014" en Kunming, ĉefurbo de la provinco Yunnan, sudokcidenta Ĉinio. En la ekspozicio, sume 250 fotoj montris al la spektantoj Ĉinion en la fotoj faritaj de francoj de la jaro 1844 ĝis nun, 10 fotoj inter ili estas originaj. Alain Sayag, fama projektisto, planadis por la ekspozicio.

 

    La jaro 2014 estas la 50-a datreveno de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. La ekspozicio, kiel unu el la programoj de la 9-a Kultura Festivalo de Ĉinio kaj Francio, estas turnee okazigita en Ĉinio. Pekino estas ĝia unua halto, kaj Kunming -- la dua.

 

    En la pasinta jarcento, multaj francoj, inkluzive de soldatoj, diplomatoj, misiistoj kaj vojaĝantoj, venis al Ĉinio, kaj faris fotojn pri la lando. Nun ĉi tiuj raraj bildoj servis kiel atestantoj de la historio. Pluraj famaj fotoj el ili jam estas vaste konataj, sed aliaj estis ankoraŭ ne publikigitaj en Ĉinio, ekzemple la fotoj far Henri Cartier-Bresson (1908-2004). La fotoj faritaj dum malsamaj jaroj prezentas la senton de francoj pri la granda ŝanĝiĝo de la ĉina socio.

 

    En la ekspozicio estas ankaŭ 24 fotoj faritaj de Auguste Francois (1857-1935) pri la urbo Kunming, tiama ĝenerala konsulo de Francio en la provinco Yunnan en la jaro 1899. Alain Sayag diris en la inaŭguro: "Mi volas montri al la ĉeestaj urbanoj de Kunming la foton kiu registris la figurojn de Auguste François kaj iu ĉina generalo, tio estas atesto de la amikeco inter Ĉinio kaj Francio."

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments