El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Pekino la Poema Festivalo de Ĉinio kaj Francio

| 2014-05-09
Bookmark and Share


Jacques Darras kaj fama ĉina poeto Shu Cai deklamas poemon. 

 


Wang En'ge parolas.  

 

    La 7-an de majo inaŭguriĝis en Pekino la Poema Festivalo de Ĉinio kaj Francio. Jacques Darras kaj aliaj pli ol 30 famaj ĉinaj kaj francaj poetoj deklamis poemojn. La Poema Festivalo de Ĉinio kaj Francio en 2004 estas unu el la seria agado por celebri la 50-an datrevenon de la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Dum la festivalo en Pekino, la provinco Anhui, la Ningxia-a Hui-nacia Aŭtonoma Regiono kaj en aliaj lokoj okazos deklamaj kunvenoj de poemoj kaj seminarioj. La deklama kunveno de poemoj okazinta en Pekino la 7-an estas la unua deklama kunveno de poemoj dum la festivalo.

 

    Wang En'ge, direktoro de la Pekina Universitato, diris en la inaŭguro de la festivalo, ke Ĉinio estis multe influita de Francio en sia transformo de la moderna tempo al la nuna inkluzive en la poema kampo. Okaze de la 50-a datreveno de la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio li atendas, ke la du landoj per poemoj intensigos interŝanĝojn kaj kune konstruos la amikan ponton por kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Francio.

 

    Post la deklama kunveno de poemoj Jacques Darras diris, ke ĉi-foje estas lia kvara vizito al Pekino kaj ĉiu-foja vizito donis al li novan impreson kaj havigis al li novajn amikojn. Li diris: "Mi tre ĝojas interŝanĝi kun ĉinaj poetoj kaj vizitantoj. Poemoj malgrandigis la distancon inter ni."

 

    Antaŭtagmeze de la sama tago en la Pekina Universitato okazis seminario pri poemoj. En la seminario reprezentantoj de la poema kampo el la du landoj varme diskutis pri disvolvo de poemoj, interŝanĝis spertojn pri verkado de poemoj kaj kune parolis pri sia sento al ĉinaj kaj francaj poemoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments