El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

5 kialoj, pro kiuj indis veni al IJF

| 2014-05-08
Bookmark and Share
de Arina Osipova

 

 La TEJO-prezidanto pri la aranĝo:

 

    - Kion vi povas diri pri IJF?

 

    - Italbona. (Aparte ĝuinda E-renkontiĝo en Italio)

 

    1. Diversaj seminarioj

 

    Rusoj bedaŭrinde malofte venas al IJF. Feliĉe ĉi jare sukcesis mi. Kaj tio okazis nur dank’ al la TEJO-trejnseminario pri genro kaj egaleco, kiu estis organizita kadre de la evento. Dum kelkaj tagoj la partoprenantoj kune kun spertuloj diskutis pri tiu ĉi temo, serĉis taŭgan lokon por viroj kaj virinoj en la mondo kaj en Esperantujo, batalis kontraŭ genra diskriminacio kaj provis esti toleremaj al ĉiuj. Nu mi diru, ke la programero utilis.

 

    2. Amplifiki

 

    IJFanoj estas feliĉaj homoj, ĉar estis tiom unika okazo ĝui la koncerton de la muzikgrupo Amplifiki post longa paŭzo. Dancantaj homoj ekstere, freneziga muziko, la vetero ne gravis – la koncerto estis sukcesa. Fakte ĉu estis malsukcesaj vesperaj koncertoj dum IJF? Apenaŭ... Ĉio bonegis, sed Amplifiki unikis :)

 

    3. Suno, maro kaj naturo

 

    Ĉu estas en Italio malbelaj lokoj? Mi neniam vidis. Dum unu semajno ni loĝis tuj apud ĉarma urbeto Kastelsardo ĉe la maro. Ĉiu matene nin vekis bruaj ondoj, varma sablo masaĝis niajn piedojn, suno kune kun vento karesis nian haŭton. Plej kuraĝaj esperantistoj eĉ sukcesis naĝi (mi persone riskis nur ĝis genuoj eniri akvon kaj tio sufiĉis).

 

    4. Nekredebla itala etoso

 

    Mi oftete partoprenas eksterlandajn E-aranĝojn, tamen al IJF mi venis la unuan (sed certe ne la lastan) fojon. Kompare kun aliaj eventoj tiu ĉi vere havas iun propran etoson, kiun eĉ mafacilas klarigi, necesas tion travivi por kompreni. Certe multon dependas de la organiza teamo. Italaj organizantoj bonegas! Mi ŝategas aŭ eĉ amegas ilin ĉiujn. Ĉiam aktivaj, ĉiam laboremaj, ĉiam mojosaj kaj tute ne timas batali kontraŭ problemoj! Estis diversaj opinioj pri itala rapideco, akurateco kaj respondeco. Por mi tio estis amuza, foje mirinda, sed mi ĝuis!

 

    5. Renkontiĝo kun (mal)novaj amikoj

 

    Tio ĉiam agrablas, ĉu ne? Kelkajn miajn amikojn mi ne vidis dum kelkaj jaroj. Mi ĝojegas, ke IJF donacis al ni tiun belan eblecon denove renkontiĝi kaj esti kune.

 

    Grandan dankon al IJF pro ĉiuj varmaj brakumoj, por ĉiuj sendormaj noktoj kun dancoj, pro ĉiuj sinceraj ridetoj (kaj eĉ pro la larmoj). Dankon, ke tiom da amikoj estis kune forgesinte pri siaj kutimaj problemoj kaj zorgoj kaj ĝuis la vivon italmaniere.

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments