El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Kiel daŭris Dinastio Joseon(Chosun) dum 500 jaroj? (III)

| 2014-05-08
Bookmark and Share

    Tiu ĉi artikolo estas parto de la prelego (17 junio 2010) de profesoro Heo Seongdo de la fako de ĉinaj lingvo kaj literaturo de Seula Ŝtata Universitato. Per ĝi ni povas kompreni, kiel granda estis la dinastio Joseon (Chosun, 1392~1910) en korea duoninsulo, la pralando de Koreio.

 

    Pri politiko kaj ekonomio

 

    Jen ni vidos aferojn pri imposto.

 

    En la periodo de la reĝo Sejong la kamparanoj apelaciis tre multe pri la sistemo de tero-imposto.

 

    Kaj la reĝo demandis.

 

    “Kial tio okazas?” Kaj la subuloj respondis, ke la sistemo estis fuŝa jam en la fino de la antaŭa dinastio Goryeo, kaj ĝi ankoraŭ ne estas amendita. La reĝo tuj ordonis la amendon laŭ sia kutima sinteno, ke li ordonas tuj kaj solvas la problemon surloke. Kaj tiel prepariĝis la amendo.

 

    Reĝo Sejong prezentis la amendon ĉe la kortega kunsido en la marto de la 12-a jaro de sia reĝado, sed tamen ĝi estis ne konsentita. La korteganoj diris: “Via reĝa moŝto, la amendo estas verŝajne tre bona por la terkultivistoj, sed ni ne scias, ĉu ĝi vere plaĉos al ili, aŭ ne.”

 

    La reĝo kaj la korteganoj kune diskutis pli bonan manieron, kaj fine ili decidis rekte demandi la terkultivistojn. Ili bezonis 5 monatojn por eltrovi la manieron de rekta demando.

En la aŭgusto de la 12-a jaro oni faris tutlandan voĉdonon. La rezulto estis: 98,657 por-voĉoj, kaj 74,149 kontraŭ-voĉoj. Plimultis por-voĉoj.

 

    La reĝo denove prezentis ĝin ĉe la kunsido, sed ankoraŭfoje la korteganoj malkonsentis, dirante: “Jes, la por-voĉoj estas plimultaj, sed tamen la 74,149 kontraŭ-voĉoj ankaŭ estas tre granda nombro. Se tiuj homoj apelaciados, la situacio retroiros.”

 

    La reĝo ordonis, ke ili ellaboru novan amendon multe pli favoran al la terkultivistoj, kaj ĝi estis preparita. Kaj denove ĉe la kortega kunsido ĝi estis ne aprobita. La kialo estis tio, ke oni ankoraŭ ne scias, ĉu ĉiuj popolanoj ŝatas ĝin aŭ ne.

 

    La reĝo demandis, kiel fari. La korteganoj proponis provizoran praktikon en malgranda regiono. Kaj dum 3 jaroj oni provizore praktikis ĝin, kaj finfine montriĝis, ke la rezulto estas sukcesa.

 

    Por la landskala praktiko la reĝo denove prezentis al la kunsido, kaj ankaŭĉi-foje ĝi estis ne aprobita.

 

    “Via reĝa moŝto, la tero-imposto estas senproblema, se la tera kvalito estas bona. Sed se ne, oni povas esti malkontenta pro la malmulta rikolto.”

 

    “Kaj pro tio ni devas provizore praktiki ĝin ankaŭ en alia loko, kie la terkvalito estas tute malsama.” Kaj ankoraŭfoje oni faris tion. Ankoraŭfoja sukceso. Kaj la reĝo Sejong prezentis ĝin al la kunsido denove, sed ankoraŭfoje ne aprobita.

 

    Ili diris la kialon jene: “Via reĝa moŝto, ni diskutis ĉiajn eblajn problemojn, kiam ni praktikis ĝin en malgranda regiono. Sed ni ankoraŭ ne diskutis eblajn problemojn por la landskala praktiko.” La reĝo ordonis bezonatan diskuton, kaj finfine en la novembro de la 25-a jaro de sia reĝado publikiĝis la amendo.

 

    En la tempo de la dinastio Joseon la politiko estis tia kaj tiel.

 

    La reĝo Sejong preparis amendon por la popolo, kaj publikigis kaj landskale praktikis ĝin post 13 jaroj, trapasinte la nacian voĉdonon kaj ĉiuspecajn diskutojn kaj provizorajn praktikojn.

 

    Post la stariĝo de nuntempa Korea Respubliko en 1945, ĉu la registaro iam publikigis kaj praktikis iun planon post 13-jara studo kaj ekzameno? Mi pensas, ke Joseon povis daŭri 500 jarojn surbaze de tiuj spiritoj.

 

    Pri leĝo

 

    Jen ni vidos aferojn pri leĝo.

 

    Hodiaŭ ni praktikas 3-fojan juĝadon. Kiel oni faris en la tempo de Joseon? Tiam ne ekzistis la sistemo de 3-foja juĝado.

 

    Sed tamen por la kazo de mortokondamno oni havis la sistemon de 3-foja juĝado. Ĝi estis praktikita jam de la fino de la dinastio Goryeo, de la reĝo Munjong. Tion oni nomis ‘Sambokje’(sistemo de 3-fojaj renversoj).

 

    En la tempo de Joseon la mortokondamno unue komenciĝis ĉe la plej malaltgrada juĝejo en malgranda provinca loko, kaj ĝi estis denove juĝita fare de la provinca ĉefregisto(siatempe la provinca ĉefregisto havis juĝorajton), kaj laste ĝi estis 3-foje juĝita ĉe la jura ministerio en ĉefurbo, nuntempa Seulo.

 

    En tiu kazo la juĝisto ordinare estis reĝo mem, kaj ĉiuj demandoj kaj esploroj estis detale registritaj fare de la registristo.

 

    La registro-spirito de Joseon estis tia. Kaj oni faris tiujn registraĵojn en la formo de libro, kaj ĝia nomo estas ‘Simnirok’(Registro de procesoj).

 

    La reĝo Jeongjo publikigis ĝin en 1700, kaj ĝi estas nun tradukita en korean alfabeton, kiun vi povas legi ĉe bibliotekoj.

 

    Tie oni povas vidi ĉiujn demandojn kaj esplorojn de la reĝo. La reĝo esploris, ĉu la pruvo de la mortokondamno estas scienca aŭ ne. Kaj li ankoraŭ klopodis tre multe por esplori, ĉu la krimulo konfesis false pro perforta torturo.

 

    Li senĉese demandas, ĉu la pruvo estas vere scienca kaj racia. Kaj ĝuste pro tia klopodo de la reĝo multaj akuzitoj estis malpeze kondamnitaj kaj eĉ liberigitaj. Tio estis la leĝo de Joseon. Ankaŭ pro tio ĝi daŭris 500 jarojn, mi pensas.

 

    Pri sciencaj aferoj

 

    Jen pri scienco.

 

    En 1543 Kopernikuso asertis, ke la tero rondiras ĉirkaŭ la suno. Sed lia aserto ne estis akompanita de iu fizika pruvo.

 

    Nur en 1632 Galileo provis fizike pruvi tion.

 

    La religia juĝejo liberigis lin kaj samtempe malpermesis la publikigon de la libro, ĉar per la libro oni povas kredi tion. Kaj tial la libro aperis en monda historio nur post 100 jaroj de tiam, en 1767.

 

    En Oriento oni kredis, ke la tero estas kvadrata, kaj la ĉielo estas ronda. Kaj tio nomiĝas ‘Cheonwonjibangseol’(Teorio de ronda ĉielo kaj kvadrata tero).

 

    Sed fakte en Oriento ekzistis multaj homoj, kiuj diris, ke la tero estas ronda. Unu el ili estas Zhuxi, alinomata Zhuzi, la klerulo de la skolo ‘Xinglixue(koree Seonglihak)’ origininta de la dinastio Song, Ĉinio.

 

    En lia libro oni povas trovi lian penson, ke la tero povas esti ronda.

 

    En la libro de Seohwadam, la klerulo de la dinastio Goryeo, la amato de fame konata drinkservistino Hwangjini, troviĝas lia aserto, ke la tero devas esti ronda. Li proponis vidi ĉe maro por trovi, ke la tero estas ronda.

 

    Kaj tion pruvis Lee Sunji, klerulo en la 1400-aj jaroj, en la tempo de la reĝo Sejong.

 

    Li diris al la antaŭuloj-kleruloj, ke la tero estas ronda. Li klarigis tion per la fenomeno de luna eklipso, kiu okazas fare de la ombro de la intervena tero inter la suno kaj la luno, same, kiel la suna eklipso.

 

    Tio okazis en la 15-a jarcento. Kaj la antaŭuloj-kleruloj demandis lin, ĉu li povos antaŭvidi la daton de luna eklipso same, kiel ili povas antaŭvidi la daton de suna eklipso.

 

    Li do antaŭvidis la daton, kaj vere en tiu tago okazis luna eklipso.

 

    Li skribis la libron Gyosikchubobeop, per kiu oni povas antaŭvidi la datojn de luna eklipso kaj suna eklipso.

 

    La libro restas ankoraŭ hodiaŭ. La reĝo Sejong nomumis lin la respondeculo pri naciaj sciencaj planoj.

 

    Tiam li estis nur 29-jara, kaj la unua tasko al li donita estis la ellaboro de la kalendaro taŭga al Joseon, korea duoninsulo.

 

    Ĉu vi aŭdis pri ‘Dongjisangsa’? En antikva tempo koreaj prapatroj preparis multajn bonajn varojn kaj iris al Ĉinio en novembro(laŭ luna kalendaro) por ricevi kalendaron de ĉina imperiestro. La kalendaron de venonta jaro.

 

    Se ni ricevas kalendaron de Ĉinio, ni ne povas esti memstara lando. Kaj plie la ĉina kalendaro ne ekzakte kongruas kun la realaj naturaj tempoj de Joseon pro la regiona diferenco. Pro tio la tempoj de alta tajdo kaj malalta tajdo estis malĝustaj.

 

    Kaj tial ni bezonis kalendaron taŭgan por Joseon. Lee Sunji komencis varbi multajn matematikistojn kaj astronomojn. Kaj ĉe la komenco li diris al la reĝo:

 

    “Ni ne povas fari ĝin.”

 

    “Kial?”

 

    “Kalendaron oni faras en ‘Seoun-gwan’ (nuntempa Ŝtata Instituto de Meteorologia Esploro), kaj bonaj sciencistoj ne venas al ĝi.”

 

    “Kial ili ne venas?”

 

    “Ĉi tie oni ne povas promociiĝi rapide.”

 

    Jes, estis fakto. Ankaŭ hodiaŭ, se iu altrangulo estas nomumita al la Nacia Instituto de Meteorologia Esploro, oni pensas ke li estas forĵetita, ĉu ne?

 

    “Se estas tiel, la promocio de Seoun-gwan estu la plej rapida.”

 

    “Sed tamen ankoraŭ ne venas homoj.”

 

    “Kial?”

 

    “La salajro estas malgranda.”

 

    “Altigu la salajron.”

 

    “Sed ankoraŭ ne venas.”

 

    “Kial?”

 

    “La ĉefo de Seoun-gwan estas tre malforta.”

 

    “Kiel mi do faru?”

 

    “Bonvole sendu fortan homon. Sendu la ĉirkaŭan personon de via reĝa moŝto.”

 

    La reĝo Sejong demandis, kiun li sendu al Seoun-gwan.

 

    “Bonvole sendu sinjoron Jeong Inji.” Kiu li estas? Li estis la ĉefministro de la kortego, kaj li skribis la historion de la dinastio Goryeo, kaj li estis membro de la grupo de la kreo de korea alfabeto. Li estis plej proksima ĉirkaŭulo de la reĝo. Ĉu vi povas supozi, kiel faris la reĝo? Li nomumis la ĉefministron Jeong Inji samtempe al la ĉefo de Seoun-gwan.

 

    Kaj tial en 1,444 finfine sukcese ellaboriĝis la kalendaro taŭga al nia lando, korea duoninsulo.

 

    Tiam li studis kaj ellernis la tuton de la islama kalendaro siatempe agnoskita plej bona. En la libro ‘monda historio de meteorologio’ verkita de japana sciencisto, estas skribite, ke Lee Sunji analizis plej science kaj akurate la islaman kalendaron en la libro nomata ‘Chiljeongsan Oepyeon.

 


Chiljeongsan Oepyeon

    Se la kalendaro eraras je 10 aŭ 20 minutoj en unu tago, aŭ eĉ 1 horo en unu tago, oni ne povas konstati tion. Nur post 100 aŭ 200 jaroj evidentiĝas la eraro. Kio estas la normo de la akurateco de la kalendaro? Tio estas la antaŭvido de sunaj eklipsoj.

 

    En la nova kalendaro nomata Chiljeongsan Oepyeon li publikigis, ke komenciĝos la suna eklipso je la 4h:50m:27s posttagmeze en la 1-a de aŭgusto en la 29-a jaro de la reĝo Sejong (laŭ luna kalendaro), kaj finiĝos je la 6h:55m:53s posttagmeze en la sama tago. Kaj tio trafis ekzakte.

 

    La reĝo Sejong tre multe ĝojis, kaj li mem nomis la kalendaron Chiljeonglyeok, kiu estis uzita dum 200 jaroj de tiam.

 

    La scienco-historiistoj diras, ke en la 15-a jarcento en la mondo troviĝis nur 3 landoj, kiuj havis siajn proprajn kalendarojn taŭgajn al siaj landoj, per kiuj ili povis antaŭvidi sunan eklipson.

 

    Arabio, Ĉinio kaj Joseon(Koreio). Kiam Lee Sunji ellaboris tiel akuratan kalendaron, la ĉefa teknologio estis la elkalkulo de la tempo de tera rondiro ĉirkaŭ la suno.

 

    En sia verko Chiljeongsan Oepyeonli elkalkulis la tempon 365t:5h:48m:45s. Kaj nuntempa fizika elkalkulo estas 365t:5h:48m:46s. La diferenco estas nur 1 sekundo, en la tempo de la 15-a jarcento.

 

    Ĉu vi ne pensas, ke tio estas vere admirinda?

 

    (daŭrigota)

 

(trad. de BAK Giwan)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments