El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang intervidiĝis kun Nkosazana Clarice Dlamini-Zuma

| 2014-05-07
Bookmark and Share


Li Keqiang (maldekstre) intervidiĝas kun Nkosazana Clarice Dlamini-Zuma.  

 

    La 5-an de majo en la ĉefstabejo de la Afrika Unio en Adis-Abebo de Etiopio Li Keqiang, ĉina ĉefministro, intervidiĝis kun Nkosazana Clarice Dlamini-Zuma, prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unio.

 

    Li Keqiang diris, ke Ĉinio ĉiam konsideras la rilatojn inter Ĉinio kaj la Afrika Unio el strategia alteco kaj longtempa vidpunkto, firme subtenas la Afrikan Union ludi kondukan rolon en la procezo de afrika integriĝo, ludi gvidan rolon en konservo de la paco kaj sekureco de Afriko kaj ludi pli grandan rolon en regionaj kaj internaciaj aferoj. Ĉinio volontas fortigi kontakton inter la duflankaj altranguloj, bone uzi la forumon pri kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko kaj aliajn strategiajn dialogajn mekanismojn, fortigi interŝanĝojn pri spertoj pri regado kaj plue levi la nivelon de la duflankaj interrilatoj. Ĉinio subtenas Afrikon prezenti al la Unuiĝintaj Nacioj siajn raciajn petojn kaj proponojn kaj ĉiam penadas por kunlabori kun Afriko, kune disvolviĝi kaj plibonigi la popolan vivon. Ĉinio volontas daŭre intensigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun Afriko en agrikulturo, industriigo, malriĉo-redukto, higieno, bazaj instalaĵoj kaj en aliaj kampoj kaj volontas liveri al Afriko pli multajn helpojn en ekspluato kaj trejnado de homfortaj resursoj.

 

    Nkosazana Clarice Dlamini-Zuma diris, ke la afrikaj landoj volontas tiri profitojn el ĉinaj spertoj pri disvolvo, profundigi kunlaborojn kaj realigi pli grandan evoluon, volontas ankaŭ antaŭenpuŝi kune kun Ĉinio starigon de pli justa kaj pli racia internacia ordo. La Komisiono de la Afrika Unio daŭre ludos pozitivan rolon por disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko.

 

    Post la intervidiĝo Li Keqiang kaj Nkosazana Clarice Dlamini-Zuma subskribis dokumentojn pri duflankaj kunlaboroj en ekonomio, teknologio, bazaj instalaĵoj kaj en aliaj kampoj. Ĉinio kaj la Komisiono de la Afrika Unio publikigis la komunan deklaracion pri profundigo de amikaj kunlaboroj kaj kompendion pri fortigo de kunlaboroj en malriĉo-redukto. Li Keqiang vizitis la konferencan centron de la Afrika Unio helpe konstruitan de Ĉinio kaj tie faris prelegon sub la temo "Krei pli belan estontecon de la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko".

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments