El Popola Ĉinio>头条新闻>

Forpasis japana novelisto Junichi Watanabe

| 2014-05-07
Bookmark and Share


Japana verkisto Junichi Watanabe  

 

    En la 5a de majo la japana novaĵ-agentejo Kyodo raportis, ke forpasis la japana novelisto Junichi Watanabe, aŭtoro de konataj noveloj, Perdiĝinta Paradizo, Amo Neniam Finiĝu ktp, en sia hejmo en Tokio la 30an de aprilo en la aĝo de 80 jaroj.

 

    Junichi Watanabe naskiĝis en Hokajdo, Japanio, en la jaro 1933, kaj diplomiĝis el la Medicina Universitato de Sapporo. Li ekverkis novelon, kiam li fariĝis instruisto de la fakultato de ortopedio en la universitato. Junichi Watanabe verkis pli ol 50 romanojn kaj kelkajn librojn de eseoj. Li estis literatura majstro.

 

    De la komenco de sia literatura kariero li koncentris la atenton al la amo inter viroj kaj virinoj. Temo, artifiko kaj koncepto en liaj verkoj malfermis novan penson por la japana literaturo, kaj li gajnis la titolon de majstra verkisto pri amo.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments