El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis la 5-a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto

| 2014-05-07
Bookmark and Share

    La 4-an de majo inaŭguriĝis la 5-a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto en Zaozhuang-a Profesia Instituto de la provinco Shandong, orienta Ĉinio. Sinjorino Meng Lin, prezidanto de Zaozhuang-a Esperanto-Asocio prezidis la ceremonion.

 


Prelegas Zhang Bing, vicestro de la gastiganta urbo. 

 

    Zhang Bing, vicestro de la gastiganta urbo Zaozhuang, faris salutparolon kiel enkondukon kaj klarigon pri ĉi-foja ĉeftemo "Heroa Varsovio kaj Brava urbo Tai'erzhuang". Li diris, ke la du urboj kun riĉaj antikvaj heredaĵoj estis same detruitaj en milito kaj rekonstruitaj post la milito kontraŭ Faŝisto. Pollando estas la naskiĝloko de Zamenhof, kiu kreis nian lingvon Esperanton, dum Shandong posedas ĉinan grandan filozofon Mozi (Mozio), kiu plenforte kaj dumvive alvokis por "reciproka homamo" antaŭ pli ol 2000 jaroj. De oriento ĝis okcidento, de antikveco ĝis moderneco, la homaj esperoj estas preskaŭ tute samaj kaj eternaj... Dank' al la subtenado de la loka registaro la urbo 4 fojojn okazigis E-festivalojn kaj sukcese organizis la 10-an tutlandan kongreson de Esperanto, kaj fondis en la Zaozhuang-a Universitato la plej grandan E-muzeon de Azio. Krome la Zaozhuang-a Universitato kaj Zaozhuang-a Profesia Instituto insiste havigis al si E-kursojn, nun totale pli ol 500 gejunuloj lernas nian lingvon en la du altlernejoj.

 


Sinjoro Krzysztof, el la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko de Pollando, faras parolon. 

 

    Post kiam Hu Xiaolin, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, voĉe transdonis la gratulan mesaĝon de ĈEL al la ĉeestantoj. Wang Qike, direktoro de la oficejo pri eksteraj kaj elmigrintaj aferoj de la urbo Zaozhuang, legis la salutvortojn de Lee Jungkee, estrarano de UEA, titolita "La urbo Zaozhuang jam estas internacia". Kaj sinjorino Zou Aimin, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Shandong-a Esperanto-Asocio, legis la gratulleteron en la nomo de la provinca asocio. Sinjoro Krzysztof, el la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko de Pollando, kaj sinjoro Andrzej, respondeculo de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz, respektive konigis al la partoprenantoj la laborplanojn de la menciitaj du unioj, kiuj akcelas la vastan konadon de la loka kulturo kaj de diversaj lokoj.

 

    Zhang Sichun, direktoro de la Zaozhuang-a Federacio pri Socisciencaj Rondoj, anoncis la malfermon de la Internacia Surloka Foto-konkurso kun la titolo "Zaozhuang, la orienta Esperanto-urbo en miaj okuloj" kaj deklaris la regulojn de la konkurso.

 


Post la subskribo inter Zhang Shiling, estro de la Zaozhuang-a Instituto pri Profesia Tekniko, kaj sinjoro Andrzej, respondeculo de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz, Pollando. 

 

    Fine okazis la subskribo pri interkonsento por eduka kunlaboro inter la Turisma Fakultato de Zaozhuang Instituto pri Profesia Tekniko kaj la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz. Per tio oni intencas konstrui ponton por la dulandaj lernantoj por ke ili havu pli multajn kaj bonajn ŝancojn en kulturaj interŝanĝoj.

 


Antaŭ la statuo de Zamenhof en Zaozhuang 

 


En la muzeo de Esperanto 

 

    La sekva programero por la partoprenantoj estis viziti la E-muzeon en la Zaozhuang-a Universitato kaj la statuon de Zamenhof, kiu nun sidas en la kulturplaca parko de la urbo.

 


Butadas la arbojn la partoprenantoj. 

 

    Vizitinte la du kultur-etosplenajn lokojn, la ĉinaj esperantistoj kaj polaj amikoj kune veturis al la Esperanto-Arbaro. Tie, la partoprenantoj kune butadis la arbojn. En majo, ne nur printempo verdigas la teron, sed ankaŭ Esperanto verdigas la monton; ne nur varmeta vento kreskigas arbetojn, sed ankaŭ esperantistoj dissemas verdajn stelojn...

 


Malfermo de la ekspozicio en Tai'erzhuang 

 

    La alia programero kondukis la partoprenantojn al la antikva urbo Tai'erzhuang kiun trafis milito en 1938, (preskaŭ samtempe alia milito okazis en Varsovio en 1939) kaj estis sanglavita kaj detruita de bombado. Tamen nun la urbo revigliĝis, kiel Varsovio, en ĝi okazis aktivado pri kulturaj interŝanĝoj nome bilda eksponado pri antikva urbo de Varsovio kaj azi-pacifika kulturo. Wang Qike faris salutparolon kiel bonvenon al polaj amikoj, kaj sinjoro Krzysztof prezentis mallongan filmon pri la memdefenda batalo de Varsovio. En la mallonga prelego li diris, ke kvankam la du urboj situas sur malsamaj kontinentoj, tamen la similaj memoro kaj emocio estas firma bazo de la amikeco kaj kunlaboroj de la du lokoj. Tio ne nur apartenas al la popoloj de la du urboj sed ankaŭ estas trezoro de tutmonda historio.

 


Sinjoro Krzysztof kaj sinjoro Sasaki Teruhiro 

 

    En la dua tago de la festivalo ankoraŭ estas enhavoriĉaj programeroj: Sinjoro Sasaki Teruhiro prelegis kun titolo "Mozio, popola sanktulo" kaj okazis la ferma ceremonio. Certe la alifoja festivalo nin atendas por pli kaj pli vaste verdigi kaj "esperantigi" la urbon kaj eĉ la landon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments