El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Pekino Tutmonda Mobila Interreta Konferenco

| 2014-05-07
Bookmark and Share


En la inaŭguro de TMIK 2014 

 

Wang Gangyi faras prelegon. 
 


En la eksponejo de TMIK 

 


Diskonigo de nova produkto  

 

    La 5-an de majo inaŭguriĝis en Pekino la Tutmonda Mobila Interreta Konferenco 2014 (TMIK) kun la temo "la sekvaj 5 miliardoj". Al la konferenco ĉeestis pli ol 300 gvidantoj el la interreta kampo kaj aliaj 15 mil homoj. Eksponiĝis en la konferenco mantelefonaj softvaroj kaj altteknologiaj robotoj.

 

    Wang Gangyi, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), faris prelegon kun la temo "Misio de ĈIEG: al la mondo proksimiĝas Ĉinio" en la forumo Going Global (Irante Tutgloben). Li parolis pri la misio de ĈIEG, kiu surbaze de tradiciaj interŝanĝoj per libroj, gazetoj kaj aktivado havis novan sukceson en la internacia komunikado per nova amaskomunikilo.

 

    Krom temaj prelegoj kaj rondtablaj kunvenoj, estas eksponejoj de diversaj kompanioj, kiuj prezentis siajn novajn produktojn. La konferenco daŭras dum 2 tagoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments