Pekinaj perspektivoj
de Pietro Fiocchi
Elirante el iu ajn metroa stacio ne-atenditaj povus esti la surprizoj. Antaŭ kelkaj tagoj mi atingis metroe la stacion Yonghegong de la dua linio. Foririnte de la stacio mi estis trairanta la vojforkon, meze de la trafiko, sub iu supervojo.
Ĉe la metroa stacio Yonghegong |
En tiu ĥaosa kaj malhela loko lumradio trafis min kaj kvazaŭ gvidis mian rigardon tien, kie staras iu majesta templo, la lamaa templo. Tiun vidon tuj ĝojigis min. Mi eĉ haltis tie kelkajn momentojn, meze de la vojforko, por ĝui tiun plezurigan imagon, kiu precize de tiu iom malkomforta vidpunkto aspektas aparte fascina kaj inspira.
Pekino estas plenplena je similaj perspektivoj, oni devus ĉiam promeni atente, kun malfermitaj okuloj por ne perdi ŝancojn ekĝoji.
Pasintsemajne enirante la korton de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, kie troviĝas ankaŭ la redaktejo de El Popola Ĉinio, mi ekvidis arbetojn ĵus plantitajn tie, kie ĝis tiam estis nur simpla bedo kun iom da herbo. Kaj same ili faris kelkajn paŝojn pli antaŭe.
Arboj ĵus plantitaj en la korto de Ĉina Internacia Eldona Grupo |
Tiuj ĉi estas laŭ mi kelkaj el la plej efikaj plibonigoj, kiuj oni povas fari por igi iun ajn lokon pli agrabla, ĉu laborloko ĉu loĝloko. Ĝenerale mi ŝategas kaj la arbojn kaj la plantadon mem de arboj. Antaŭ pluraj jaroj dum kelkaj semajnoj mi plantis arbojn ie en Mez-Oriento por verdigi aridan pecon da tero.
Kvankam mi faris tion tie en la varmega monato de Aŭgusto, tiom granda estis la plezuro planti tiujn arbetojn, ke mi aparte ageme laboris. Mi eksciis, ke tiuj arbetoj iĝis grandaj kaj ĝis nun prosperas. Tiu tuja ekvido en la korto de EPĈ memorigis min pri tiu somero, pri tiuj arboj verdigantaj la dezerton kaj tio vere feliĉigis min tiun tagon kaj la sekvajn.
La bazaro Tianyi |
Proksime al EPĈ kaj al mia loĝejo troviĝas la bazaro Tianyi. Ĝi estas pluretaĝa aro de vendejoj, kie oni povas trovi vere ĉion pli malpli bonkvalitan kaj marĉandeblan. Amaso da gajaj homoj eniras la bazaron kaj eliras el ĝi de matene ĝis vespere, feliĉaj pri la farotaj aŭ ĵus faritaj aĉetoj: infanoj kun novaj ludiloj, geedzoj kun mebloj aŭ aliaj aferoj por ilia hejmo ktp. Tiu loko estas kvazaŭ amuzparko.
Foje oni diras senespere, ke pli kaj pli la tradiciaj pekinaj dometoj malaperas, anstataŭigitaj de modernaj domegoj. Fakte en Pekino, ene aŭ laŭ la perimetro de la stacioj de la dua metroa linio, ankoraŭ estas multe da vizitindaj hutong-oj, kie staras ĝuste tiuj dometoj, sufiĉe integraj. Kelkaj el ili, ĉar post multe da tempo troviĝas en tre malbonaj kondiĉoj, estas fidele rekonstruitaj laŭ tiu arkitektura modelo.
En pekina hutong-o dum la laboroj por rekonstrui tipan dometon |
Ĉi tie, malgraŭ ĉio, oni ne neglektas la tradiciojn.