El Popola Ĉinio>Konkurso de Verkado EPĈ-2014>Noveloj>

Frateco

| 2014-05-05
Bookmark and Share

de HEL Catherine

 

    Hodiaŭ, dimanĉe, ni estas festantaj mian naskiĝtagon. De nelonge, nur kelkaj horoj, mi estas dekjara knabino. Tiu ĉi neordinara tago duoble feliĉigas min, ĉar oni festas mian datrevenon, kaj plie nun mi estas vere granda knabino.

 

    Tial, sur grandan paperfolion mi multfoje skribas "10-jara"-n per la ĉefliteroj. Nun du ciferoj estas necesaj por skribi mian novan aĝon, tio do multe fierigas min.

 

    Mia patrino preparis hieraŭ la kukon, kaj ĉi-matene ŝi enmetis la ĉokoladkremaĵon enen, kaj fine ornamis la supraĵon per glazuro, pralino, kaj dek kandeletoj. Finmanĝinte la bongustan kukon, ĉiuj familianoj sin okupas per diversaj aferoj en la vasta kuirejo. Ĉe unu ekstremo de la longa tablo, mia patro legas gazeton, kaj apud li panjo kroĉetas ŝalon por nia najbarino. Aliflanke estas miaj du pliaĝaj fratoj, kiuj damludas. Kaj inter la ekstremoj, mi estas skribanta mian freŝdatan aĝon, aŭskultante radioaparaton, ĉar ni ne ankoraŭ havas televidilon.

 

    - Idiotino!

 

    - Aĉ! mi respondas sen relevi la kapon.

 

    - Idiotino! daŭrigas Ĵako, mia frato, ĉiam rigardante min.

 

    - Sufiĉas! krietas paĉjo severe.

 

    Post kvin minutoj, la sama frato aldiras, sed ĉi-foje per mallaŭta voĉo, por ne atentigi nian patron:

 

    - Stultulino!

 

    - ...! mi nur suspiras.

 

    - Ega stultulino!

 

    - Kial mi estas stulta? mi ekdemandas al li plenvoĉe, por ke paĉjo aŭdu min.

 

    - Mi vin jam avertis: "Estas sufiĉe!", kriis la patro.

 

    - Rigardu, Paĉjo, ŝi tutkovris la duflankan paperfolion kaj ankaŭ siajn maldekstrajn manon kaj brakon per centoj da "dekjara"-j. Kaj turnante sin al mi, li pludiras: "Vi ja dekjariĝis, tamen vi daŭre stultas!"

 

    - Ludu, estas via vico! diras Matjo, mia dua frato iomete pli juna ol Ĵako.

 

    - Mi faras tion, kion mi volas! Lasu min skribi! mi ĝeme flustras.

 

    - Do ĉesu svingi la tablon! Riproĉas al mi la grumblema frato.

 

    - Mi ne svingas la tablon, mensogulo!

 

    - Mensogulo! Ripetu, mi petas, ripetu..., diras mia granda frato rapide stariĝanta antaŭ mi.

 

    - Ĵako! Estas via ludvico! Ĉu vi ludos aŭ ne?

 

    - Minuton!

 

    - Silentu! kriegas ĉi-foje la patro, alie ĉiuj eksteren!

 

    La aferon al paĉjo mi volis klarigi, sed vidante lin fiks-kaj-rondokule rigardi nin laŭvice, mi fine elektas nenion diri.

 

    "Eliza, lasu viajn fratojn ludi trankvile! Ekdiras panjo. Kaj iru purigi viajn manojn kaj brakon en la banĉambro!". Skuante la kapon ŝi pludiras: "Tamen, Ĵako estis prava, infana vi estas ĉiam! Kial vi skribis tiel sur vi mem?"

 

    Dum panjo parolas, mi ekrimarkas per flankenrigardo la pliaĝan fratonĴako, kiu kun granda rideto mokas min turnante montrofingron ĉe sia tempio, kio signifas, ke mi estas freneza.

 

    Mi ne povas plu elporti tiom da akraj mokoj, kaj do mi ekaŭdigas al li: "Abomeninda estas via sintenado al mi. Mi tute malamegas vin! Fia frataĉo vi estas!" Kaj kiel li ne ŝatas, kiam mi bruas, mi eltutgorĝe ekkantas, kvazaŭ por krevigi liajn timpanojn : "Hoooo! Hispaniiiiooo! Kaaantaaaas Joseliiitoooo...!"

 

    - Eliru tuj! Ekkriegas samtempe la gepatroj al mi, dum la du fratoj permane ŝtopas siajn orelojn.

 

    Dum la momento, kiam mi paŝas ĉe la pordon kantante multe malpli laŭte, la frataĉo elprenas la paperon ĵus plenskribitan de mi, kaj ĉifinte tiun en buleton, li al mi ĝin forĵetas.

 

    "Mi estas nenies filino, nenies fratino!"

 

    Sur mia lito, kun la kapo sub la littukoj por ke neniu aŭdu min ploranta, mi remaĉas la ĵusan kverelon. Ofte Ĵako disputas kun mi, ankaŭ kun Matjo, sed oftegepli kontraŭ mi. Mi ne scias, kial li estas tiom kverelema al mi. Plie hodiaŭ li fuŝis mian naskiĝtagon. Ve! pro tiu frataĉo mi eĉ kolerigis miajn gepatrojn. Pli frue en la kuirejo mi intence kantis tro laŭte.Tamen ekde du monatoj mi ekzercas min preskaŭ ĉiutage, ĉar mi volegas kanti, kiel Joselito, la hispana juna knabo. Trifoje mi jam vidis lin ĉe kinofilmoj. La tri projekciitaj filmoj ĉiufoje rakontis la mizeran vivon de la infano kaj loĝantoj en varmega regiono, kie la akvo malabundas. Kompreneble la malriĉeco ankaŭ pli-malpli malbonigas multajn, sed kiam la juna knabo kantas, ĉiuj homoj, aŭskultante lin, subite trankviliĝas, ridetas, kaj ne plu volas malpaci kun kiuj ajn. Pli malfrue mi ekpensis, ke se mi sukcesus belsone kanti, eĉ nur iomete, kiel Joselito, ankaŭ mia frataĉo pliboniĝus. Do mi ofte penis por plifortigi mian voĉeton. Sed hodiaŭ... mi vere kantis... plej laŭte, tro... laŭte..., tro krie..., kaj bedaŭ... rinde, ankaŭ malbele... tro... tre.. malbe...

 

    Kiam mi vekiĝis, mi rapide elŝovis la duonkorpon el sub la littukoj pro sufoka varmo. Laŭ la vekhorloĝo estas ankoraŭ sufiĉe frue en la posttagmezo, tiam mi decidas eliri senbrue el mia dormĉambro, kaj ludi eksteren kun mia skutilo.

 

    Post kelkaj rondiradoj sur la stratoj de mia vilaĝeto, mi vidis neniun el miaj amikinoj. Do nun mi direktas min al la "Terfino", ejo, tiel nomita de mi, apud longa murego protektanta ŝtonminon, kaj malantaŭ tiu Terfino, kiel knabineto mi kredis, ke tie finiĝis nia planedo. Ĝis nun miaj gepatroj ne permesis al mi atingi tiun malproksiman lokon, sed hodiaŭ memorante mian dekan naskiĝdatrevenon, mi do opinias, ke nun mi povas iri terfinen. Fakte mi tamen plurfoje alvenis ĉi tien, sed ĉiam kun geamikoj.

 

    La skutilon kuŝiginte, mi disigas herbegojn por povi antaŭeniri, ĉar mi volus trovi bonan kaŝejon aŭ trezoron... sed fine mi malkovras tendon. "Ho!" La tendkovrilo tuj memorigas al mi, ke antaŭ nelonge ĝi ankoraŭ troviĝis en granda kofro en nia subtegmento. "Kiu ŝtelis tiun?" Eble mia frato Ĵako, li ja estas sovaĝa knabo. Post nemultaj hezitoj mi scivoleme levas pecon de la konata kovrilo fermanta la enirejon. Sed tuj poste, kun la gamboj tute molaj, mi malantaŭeniras kelke da paŝoj, kaj rapide forfuĝas ĝis la skutilo.

 

    Post kvindek metroj pluen mi haltigas la veturileton por profunde enspiri. Inter la enspiroj kaj plorĝemoj mi balbutas : "Estas sangoflanko ene de la tendo! Ho! Mia frato! Mia frato! Kio okazis?"

 

    "Panjo! Paĉjo! Kie vi estas?"

 

    Tuj poste sukcesinte rehejmeniri mi serĉadas miajn nevideblajn gepatrojn en la tuta domo. Al ili mi petegas : "Venu... helpu min... mia frato... mia frato, Ĵako...! Panjo, paĉjo!"

 

    Neniu. La domo estas okupata de sola silento.

 

    Sur la mezo de la ŝtuparo inter la tera kaj unua etaĝo, mi sidiĝas provante malpliigi miajn plorsingultojn. Denove miaj gamboj estas tute molaj, kaj ankaŭ pezaj. Mi sentas min nevigle, tre strange... Mi vidas nigre-kaj-blanke... Kien foriris koloroj?

 

    - Liza?

 

    - Panjo!

 

    - Vekiĝu! Ne bezonas dormi tage! diras mia patrino enirante en mian dormĉambron. Iomete poste ŝi aldonas: "Kia nekredebla filino vi estas, via vizaĝo estas tute ruĝa, eĉ grenata, kaj plenkovrita de ŝvito! Kial vi endormiĝis kun la kapo sub la kovriloj? Nu! De tiam vi aĝas dek jarojn, vi ne plu rajtas fari tielajn infanaĵojn, ĉu?"

 

    Kaj per abrupta gesto ŝi tute detiras la kovrilojn el mia lito por ĵeti ilin for.

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments