El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Hori Jasuo donacis librojn al ĉinaj lernantoj

| 2014-05-05
Bookmark and Share


Sinjoro Hori Jasuo  

 

    La 29-an de aprilo okazis ceremonio de librodonaco de japana esperantisto al ĉinaj lernantoj en la 14-a mezlernejo de la urbo Dandong, la provinco Liaoning de nordorienta Ĉinio. Sinjoro Hori Jasuo, eksa estrarano de UEA kaj nuna redaktoro de la revuo Esperanto en Azio kaj redaktoro de La Revuo Orienta, donacis E-ajn librojn al la lernantoj, kiuj lernas Esperanton en la E-kurso de la mezlernejo.

 


La du libroj verkitaj de Sinjoro Hori Jasuo 

 

    La E-kurso ekfunkciis de 2012, tie lernantoj daŭre lernas Esperanton kaj okazigas riĉajn aktivadojn. Dank' al tio la kurso ricevis laŭdojn kaj multflankajn subtenojn de en- kaj eksterlandaj E-grupoj.

 

    Sinjoro Hori Jasuo ĉiujare eldonas siajn seriajn E-verkojn Raportoj el Japanio, kaj ĉi-foje li donis la 15-an kaj 16-an kajerojn al la lernantoj. Pro malproksimeco s-ro Hori Jasuo ne povas persone partopreni la ceremonion, tamen la lernantoj kun granda danko povas perceptis liajn amon al Esperanto kaj amikceon al la ĉinaj e-istoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments